Santiago Moncada

hispana verkisto

Santiago MONCADA Mercadal (Madrido, 1928 - Samloke, 6a de julio 2018) estis hispana verkisto, dramaturgo kaj scenaristo, prezidanto de la aŭtora asocio SGAE.

Santiago Moncada
Persona informo
Naskonomo Santiago Moncada Mercadal
Naskiĝo 30-an de novembro 1927 (1927-11-30)
en Madrido
Morto 6-an de julio 2018 (2018-07-06) (90-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
dramaturgo
scenaristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Literaturo, dramo, filmo kaj kina scenverkado Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio kaj kariero

redakti

Li ekkarieris kiel verkisto de romanoj, per kiuj li atingis la Premion Elisenda de Montcada pro Carta a nadie, kaj iĝis finalisto de la Premio Planeta pro El stress, en 1966.

Kiel dramaturgo, li ricevis la Premion Nacional de Teatro Calderón de la Barca sinsekve en 1962 kaj 1963. En sia kariero menciindas pli ol 40 komedioj premieritaj, kelkaj tradukitaj al diversaj lingvoj, kiel ekzemple Cena para dos, Juegos de medianoche kaj Violines y trompetas. Grava sukceso estis Entre mujeres (1988), kiu estis ludita dum dek jaroj sinsekvaj en Bonaero kaj aliaj tri pluaj jaroj en Meksikurbo, kaj Esmoquin (2001), kies sekvaĵon li verkis en 2003.

Kiel scenaristo, ki verkis pli ol ok dek scenaroj por filmoj faritaj en Usono, Italio, Germanio, Anglio, Francio kaj Hispanio. Dekduon da ili li mem produktoris. En lia fekunda kariero —inter la 1970-aj kaj la 1990-aj jaroj— elstaras titoloj kiel Querido profesor (1966), El hombre que supo amar (1976), Despido improcedente (1980) kaj La familia... 30 años después.

Verkoj

redakti

Kelkaj teatraĵoj

redakti
  • Paulina y los pingüinos (1956)
  • Tránsito de madrugada (1958)
  • Juegos de medianoche (1971)
  • La muchacha sin retorno (1974)
  • Violines y trompetas (1977)
  • Siempre no es toda la vida (1979)
  • Salvar a los delfines (1979)
  • Vivamos hoy (1979)
  • Las orejas del lobo (1980)
  • El hombre del atardecer (1981)
  • Las tormentas no vuelven (1982)
  • Punto y coma (1987)
  • Entre mujeres (1988), poste Brujas (2010)
  • Cena para dos (1991)
  • Siempre en otoño (1993)
  • Mejor en octubre (1994)
  • Esmoquin (2001)
  • Esmoquin 2 (2003)
  • Desconcierto (2005)

Kelkaj scenaroj

redakti
  • Querido profesor (1966)
  • Black story (La historia negra de Peter P. Peter) (1971)
  • La campana del infierno (1973)
  • La corrupción de Chris Miller (1973)
  • Cuando el cuerno suena (1974)
  • Cazar un gato negro (1976)
  • El hombre que supo amar (1976)
  • Despido improcedente (1980)
  • Gorilas a todo ritmo (1982)
  • Descanse en piezas (1987)
  • La familia... 30 años después (1999)

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti