Santiago de Kubo (urbo)

urbo en Kubo
(Alidirektita el Santjago de Kubo)
Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Kubo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Santiago.

Santiago de Kubo aŭ pli ĝuste Santjago de Kubo (en la hispana: Santiago de Cuba [elparolu: santjAgo de kUba] estas la historie dua plej grava urbo en Kubo. Ĝi estas ĉefurbo de samnoma provinco, en la sudoriento de la insulo.

  • Situo: 20,01° N, 75,82° O.
  • Loĝantaro: ĉirkaŭ 500.0000
Santiago de Kubo
urbo • municipo de Kubo • urbego
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 444 851  (2011) [+]
Loĝdenso 431 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 20° 1′ N, 75° 50′ U (mapo)20.021666666667-75.829444444444Koordinatoj: 20° 1′ N, 75° 50′ U (mapo) [+]
Alto 82 m [+]
Areo 1032,29 km² ( 103 229 ha) [+]
Horzono UTC-05:00 [+]
Santiago de Kubo (Kubo)
Santiago de Kubo (Kubo)
DEC
Santiago de Kubo
Santiago de Kubo
Situo de Santiago de Kubo
Santiago de Kubo (Kubo)
Santiago de Kubo (Kubo)
DEC
Santiago de Kubo
Santiago de Kubo
Situo de Santiago de Kubo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santiago de Cuba [+]
vdr

Santiago troviĝas ĉe golfeto en la Kariba Maro. Ĝi estas krome grava haveno.

Historio redakti

Santiago de Kubo estis fondita de la hispana konkeranto Diego Velázquez De Cuéllar je la 28-a de junio de 1514. Inter 1522 kaj 1589 Santiago estis la ĉefurbo de la kuba kolonio.

En ĝia golfo okazis la plej grava batalo de la kuba sendependenco, en kiu usonaj kirasŝipoj dronigis la hispanajn navigajn fortojn.

En Santiago troviĝas la Kazerno Moncada, kiu estis atakita je la 26-a de julio de 1953 de grupo de revoluciuloj, sub la komando de juna Fidel Castro, kio fariĝis la unua agado post kelkaj jaroj kondukanta al la forigo de la diktatora reĝimo de Fulgencio Batista.

Vidindaĵoj redakti

Du gravaj lokoj de Santiago, la fortreso de San Pedro de la Roca del Morro kaj la aro de ruinoj de francaj kafplantejoj, donis al ĝi la kategorion de Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

Aliaj lokoj: la Domo de la Trova (kanto), la Muzeo de la Rumo, la Tombejo de Sankta Ifigenia kaj la Baziliko de la Kupro (Santuario de la Virgen de la Caridad del Cobre) en El Kobre.

Famuloj redakti

Esperanto-movado redakti

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Eksteraj ligiloj redakti