Sapijat Magomedova

homrajta aktivulino en Dagestano

Sapijat Magamedova (Сапият Магомедова) estas homrajta aktivulino kaj advokatino en Dagestano[1]. En 2012 la sveda Forum för levande historia ("forumo por vivanta historio") honorigis ŝin per la Per Anger-premio, aljuĝata al homoj, kiuj defendas demokration kaj homajn rajtojn en ekzempla maniero. Per Anger (1913–2002) estis sveda diplomato kiu dum la dua mondmilito en Budapeŝto savis multajn judojn de la Holokaŭsto. Aldone, en 2013 ŝi ricevis la premion Homo-Homini el Prago.

Sapijat Magomedova
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1979 (1979-02-11) (45-jaraĝa)
en Artlukh
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusio
Alma mater Dagestana Ŝtata Universitato
Okupo
Okupo advokato
vdr

Referencoj redakti