Sara Omar

Sara OMAR (naskiĝis en 1986 en iraka Kurdio) estas dana-kurda verkistino, artistino kaj aktivulino pri infanaj kaj virinaj rajtoj[1]. Ŝi fuĝis kun sia familio de Irako kaj en 2001, kiel 15-jaraĝa junulino ŝi venis al Danio, kie ŝi finis mezlernejon kaj komencis universitaton. Krom sia artista laboro, Omar studis internacian juron kaj politikan sciencon[2]. Post kiam Omar kritikis Islamon, ŝi vivas kun polica protekto ekde 2017. Sara Omar estas la unua kurddevena romanistino internacie aklamita[3].

Sara Omar
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1986 (1986-08-21) (37-jaraĝa)
en Sulajmanija
Loĝloko Danio
Ŝtataneco KurdioDanio
Okupo
Okupo aŭtoro • poeto • literaturkritikisto • homrajta aktivulo
TTT
Retejo https://www.saraomar.dk/
vdr

Biografio redakti

Sara Omar naskiĝis en 1986 en la urbo Sulajmanija en la kurda parto de Irako - la sama urbo, en kiu naskiĝis la ĉefrolulo Frmesk en la romanoj de Sara Omar. En la libro, tamen, la urbo nomiĝas Zamwa, kiu estas la iama nomo de Sulajmanija. Antaŭe la urbo estis la ĉefurbo de la princlando Baban de 1784 ĝis 1850. Ekde ĝia fondo ĝi estis kunvenejo de poetoj, verkistoj, artistoj kaj aliaj intelektuloj.

Ŝi loĝis en la najbara urbo Ĥalabĝo kaj spertis la venenan atakon la 16-an de marto 1988 dum la iran-iraka milito (1980-1988), sekvata de la Golfa Milito (1990-1991)[4][5].

Verkaro redakti

Sara Omar estis nomumita por kelkaj literaturaj premioj kaj ricevis, interalie en 2018 pro sia debuta romano[1]. Omar publikigis poemojn, interalie Barndommens tavshed (Infana silento) en Ord på flugt, eldonita de la dana PEN-centro en 2016[6] antaŭ ol ŝi komencis verki romanojn.

Mortulolavistino redakti

Omar publikigis sian debutan romanon Dødevaskeren (Mortulolavistino) en 2017 kiu temas pri kritikoj rilate al batado kaj subpremo de virinoj en iuj islamaj kulturoj, kaj ankaŭ rilate al honoraj mortigoj de virinoj, facile suspektataj esti malfidelaj al siaj edzoj, pri la malhonoro de familioj naski knabinon prefere ol knabon[1]. La dana radio priskribis la libron kiel batalmanuskripton kiu estas invito al islamaj virinoj paroli[1].

La unua parto de la rakonto temas pri la infanaĝo de la kurda knabino Frmesk ("larmo"), komencita en Kurdio kaj finiĝis en Danio, prezentante la eventojn, kiuj okazas ĉiutage en islama perforta kulturo, kiu humiligas virinojn. La dua parto de la rakonto okazas en la nuntempo, en Danio, kie la ĉeffiguro estas akceptita en hospitalo Skejby kaj kuracita pro vundoj, supozeble pro tio ke ŝi vundiĝis post disiĝo de ŝia edzo.

La libro kritikas laŭvortan islamon, kiu praktike signifas, ke viroj rajtas trakti virinojn arbitre kaj pravigi perforton kaj seksperforton kontraŭ virinoj[7].

Post la publikigo, Omar ricevis milojn da mesaĝoj de islamaj virinoj dankante ŝin pro tio, ke ŝi esprimis iliajn spertojn[8].

Ombrodancisto redakti

La dua romano Skyggedanseren (Ombrodancisto) de Omar estis publikigita en novembro 2019. La libro daŭrigas la historion de la kurda knabino Frmesk, kiu estis fitraktita en sia hejmlando kaj poste fuĝis al Germanio kaj de tie al Danio.

Honoro redakti

Omar estas ambasadoro por Dignity, dana instituto kontraŭ torturo[9].

Omar esperas per sia debuta romano komenci reformadon de la islamo. Pro la danĝeroj kritiki islamon, Omar vivis en novembro 2019 du jarojn sub polica protekto.

Homaj rajtoj redakti

Laŭ intervjuo en dana TV2, Omar diris, ke precipe en islamaj socioj en Danio oni malobservas homajn rajtojn. Laŭ Omar, ĉi tio estis precipe vera rilate al virinoj kaj infanoj, kiuj estas submetataj al la superrigardo de viraj parencoj.

Premioj redakti

  • En 2018, Omar ricevis la Læsernes Bogpris 2018 pro sia romano Dødevaskeren .
  • En 2019, en la aĝo de 33 jaroj, ŝi ricevis la Premion Homaj Rajtoj 2019, kiu estas donita de la Konsilio por Homaj Rajtoj . Omar ricevis la premion, ĉar per ŝiaj libroj temas pri infanoj kaj virinoj, kiuj estas submetitaj al fizika kaj psikologia perforto.
  • En januaro 2020, Omar ricevis De Gyldne Laurbær (La Oraj Laŭroj) de la librovendistoj pro sia romano Skyggedanseren[10].
  • En marto 2020, Omar ricevis la premion pri seksa egaleco de la Socialista Popola Partio, la premion Ebba Strange[11].

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 (dk) Michelle From Hoxer, ”Sara Omar kæmper for mishandlede kvinder og børn: Nu får hun vigtig pris” (Sara Omar batalas kontraŭ misuzo de virinoj kaj infanoj: Nun ŝi ricevas gravan homrajtan premion), DR, la 26-an de novembro 2019.
  2. (dk) "Sara Omar", Politikens Forlag
  3. (persa) "سارا عومهر, یهكهم ژنه ڕۆماننوسی كوردی به جیهانبوو سەمای سێبەری چاپكرد", Peyser, la 16-an de novembro 2019.
  4. (dk) Sara Omar (2017), Dødevaskeren. ĉapitro 23, paĝo 159.
  5. (dk) Sara Omar (2017). Dødevaskeren. Politikens Forlag, capitro 20.
  6. La poemo Barndommens tavshed (Infana silento) en la antologio Ord på flugt Arkivigite je 2018-01-24 per la retarkivo Wayback Machine, dana PEN, 2016. ISBN 978-87-98981-29-9
  7. (dk) Peter Nielsen, Først Yahya Hassan, nu Sara Omar, Information, la 30-an de novembro 2017.
  8. (dk) "Honora sukcesa aŭtoro loĝas sub polica protekto - TV 2", nyheder.tv2.dk, la 27-an de novembro 2019 .
  9. (dk) Dana Instituto kontraŭ Torturo (la 6-an de majo 2019). "Sara Omar og DIGNITY går sammen i kampen mod tortur Arkivigite je 2020-02-27 per la retarkivo Wayback Machine" (Sara Omar kaj DIGNITY kunigas fortojn en la batalo kontraŭ torturo).
  10. 'Oprivende og kulsort' bog om overgreb og flugt får De Gyldne Laurbær. Alirita 2020-12-31.
  11. Sara Omar modtager SF’s ligestillingspris. Alirita 2020-03-21.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligoj redakti