Sarah Lynne MARSHALL (25-an majo 1933 - 18-an januaro 2014) estis angla aktorino, filino de aktoroj Herbert Marshall kaj Edna Best. Ŝi aperis en multaj popularaj klasikaj televidaj programoj, precipe en la 1960-aj jaroj, kaj foje en filmoj kaj sur la teatra scenejo. Ŝi estis edzino de reĝisoro Melvin Bourne kaj de aktoro Carl Held.

Sarah Marshall
Persona informo
Naskiĝo 25-an de majo 1933 (1933-05-25)
en Londono
Morto 18-an de januaro 2014 (2014-01-18) (80-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Usono vd
Familio
Patro Herbert Marshall vd
Patrino Edna Best vd
Edz(in)o Mel Bourne • Carl Held vd
Profesio
Okupo aktoro • teatra aktoro • televida aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1954–2012 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sia patrino moviĝis kun ŝi al Usono kiam ŝi estis 6-jaraĝa en 1939.

Ŝi komencis sian karieron per kinaĵo King Richard II en 1954 kaj en kino per The Long, Hot Summer en 1958.

Dum 1960-aj jaroj ŝi aperis en multaj televidserioj kiel Target: The Corruptors, Perry Mason, The Twilight Zone, The Nurses, The Fugitive, My Favorite Martian, Get Smart, I Spy, The Wild Wild West, Star Trek, Ironside kaj Daniel Boone, krom en kinfilmoj Wild and Wonderful, A Rage to Live kaj Lord Love a Duck.

En la 1970-a,1980-a kaj 1990-a jardekoj Sarah daŭrigis sian karieron per televidaĵoj kiel Scruples, Three's Company, The Letter, Hart to Hart, Small Wonder, People Like Us, French Silk, kaj ankaŭ per kinfilmoj Embassy, Dave kaj Dangerous Minds.

Ŝia lasta laboro estis en horofilmo Bad Blood (2012).