Sarpaj BejkmanSarpay Beikman (birme စာပေဗိမာန်; laŭvorte Palaco de Literaturo) estas tradukasocio kiu ekestis el la Birma Traduka Societo. Ties unua prezidanto estis ĉefministro U Nu, kiu akiris unuan laborpostenon de tradukisto ĉe la Altlernejo Judson (nun en la Universitato de Jangono). La celo estis traduki kulturon, literaturon kaj edukadon el la tuta mondo por birma publiko[1]. En 1963 la societo asociiĝis al la Presada kaj Eldona Entrepreno de la Birma Ministerio pri Informado, konata sub la nomo Sarpay Beikman, nome Literatura Domo. La celo de la Sarpay Beikman estis "plibonigi kaj riĉigi la ĝeneralan scion de ĉiuj civitanoj de la Unio"[2]. La celaro estis poste etendita por instigi lokajn verkistojn eldoni ĉiaspecajn librojn.

Sarpay Beikman
organizaĵo
Komenco 22-a de aŭgusto 1963 vd
Antaŭe Myanmar Translation Society vd
Lando(j) Birmo vd
Sidejo Jangono
Fondinto(j) Revolutionary Government of the Union of Burma vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La direktantaro decidis atribui premiojn por kompili kaj traduki literaturajn verkojn de elstaraj eksterlandaj aŭtoroj en la birma lingvo aŭ en iu el la indiĝenaj lingvoj de Birmo. La societo prezentas la ĉiujaran Premion Sarpay Beikman pri manuskriptoj kaj la Naciajn Literaturajn Premiojn por bonegaj novaj, antaŭe ne-eldonitaj kaj aperintaj verkoj en diversaj kategorioj[3].

Palaco Sarpay Beikman en Jangono, nun en la posedo de la Ministerio de Komunikado kaj Informa Teknologio.

La Birma Traduka Societo ne nur tradukis librojn, sed ankaŭ alkuraĝis multajn aliajn formojn de birma kulturo kaj literaturaj aktivecoj[4] La Societo kreis en 1956 senpagan bibliotekon en Ranguno. En 2011 la biblioteko havis 50 000 librotitolojn en la ĉefa sekcio kaj aliajn 12 000 librotitolojn en la referenca sekcio. Samjare filio de la Sarpay Beikman Biblioteko estis ankaŭ inaŭgurita en Mandalajo[2].

Sarpay Beikman redakti

La socio ankaŭ eldonis la anglalingvan revuan Open Mind (Malferma menso), renomita Spektrum post 1962. Kun malpliiĝantaj nombroj de anglalingva legantaro en la lando, estis decidita lanĉi birman version, sed kun artikoloj kiuj koncentrigas al la interesoj de birma legantaro[5]. Sarpay Beikman ankaŭ aranĝis grandajn renkontiĝojn kie eminentaj sciencistoj aŭ verkistoj priparolis multajn temojn, invitante la ĉeestantojn fari rimarkojn aŭ prezenti propran kontribuaĵon. Tio montriĝis tiom populara ke duarangaj parolantoj foje devis esti elektitaj per lotado. La societo eldonis la ĉefajn kontribuaĵojn libroforme[6]

En 2008 neniu traduka premio estis atribuita parte pro financaj limigoj, parte pro cenzuro kaj enmiksiĝo fare de la militista reĝimo pri kio estas tradukinda.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. (angla) Arkar Moe, "In Other Words" (En aliaj vortoj),The Irrawaddy (eo) 18 (2), arkivita originalo de la 24a de januaro 2014, alirite la 26an de aŭgusto 2019.
  2. 2,0 2,1 (angla) Chee, Tham Seong (1981). Essays on Literature and Society in Southeast Asia: Political and Sociological Perspectives. NUS Press. ISBN 9971-69-036-5.
  3. (angla) "Recreation and Mass Media: printing and publishing enterprise". Myanmar Online Data Information Network Solutions
  4. (en) Birma enciklopedio, p. 160
  5. Chee 1981, p. 8
  6. Chee 1981, p. 9.