Schöfflisdorf
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Schöfflisdorf-Oberweningen (stacidomo). |
Schöfflisdorf | |
---|---|
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Dielsdorf |
Koordinatoj | 47° 30′ 4″ N 8° 25′ 1″ O / 47.50111 °N, 8.41694 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 30′ 4″ N 8° 25′ 1″ O / 47.50111 °N, 8.41694 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1189 |
Areo | 4,05 km² |
Alteco | 471 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8165 |
Komunumkodo | 0099 |
Pri la komunumoRedakti
Schöfflisdorf estas komunumo en la distrikto Dielsdorf, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 1189 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. La setlejoj de Schöfflisdorf komplete kunkreskis kun tiuj de la najbara komunumo Oberweningen.
GeografioRedakti
Schöfflisdorf estas la plej orienta komunumo de la Wehntal aŭ Surbvalo, kiel la valo laŭ ĝia rivero Surbo nomiĝas en la parto de la Kantono Argovio. La komunumo situas norde de la ĵurasa montoĉeno Lägern. En Schöfflisdorf fontas la rivero Surbo, kiu senakvigas la valon Wehntal al oriento. Schöfflisdorf estas tipa strata domo, tio signifas, ke la setlejo estiĝis laŭlonge de trafikvojo.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,05 km², de kiuj 55,6% estas kovritaj de arbaro, 35,4% servas por agrikulturo kaj 9,0% por setlado.
Najbaraj komunumojRedakti
La komunumo Schöfflisdorf limas al Oberweningen en okcidento, al Steinmauer en oriento, kaj al Bachs en nordoriento.
TrafikoRedakti
Schöfflisdorf estas per poŝtaŭtobusoj konektita kun la reto de la Zurika Trafik-Unio kaj kun la urbo Baden. Facile atingeblas ankaŭ la stacidomo Schöfflisdorf-Oberweningen en la najbara komunumo Oberweningen.
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 17 de Zuriko tra la Surbvalo al Döttingen.
HistorioRedakti
La unua skriba mencio de Schöfflisdorf datiĝas el la jaro 1258, kiam la libersinjoro Lütold la 7-a de Regensberg konfirmis la vendon de bieno al iu Berchtold de Waldhausen en la valo de Bachs. En la jaro 1409 Schöfflisdorf fariĝis kun la cetera regiono de Wehntal posedaĵo de la urbo Zuriko.