Schöntal (Neustadt)

Schöntal (en esperanto: bela valo) estas urboparto de la palatinata sendistrikta urbo Neustadt ĉe la Vinvojo aŭ Neustadt ĉe la Vinŝoseo en Rejnlando-Palatinato.

Schöntal
kvartalo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 49° 21′ N, 8° 7′ O (mapo)49.35478.117Koordinatoj: 49° 21′ N, 8° 7′ O (mapo) [+]
Schöntal (Rejnland-Palatinato)
Schöntal (Rejnland-Palatinato)
DEC
Schöntal
Schöntal
Situo de Schöntal

Map

vdr

Geografia situo redakti

La urboparto situas sur alteco de 150 ĝis 200 m super marnivelo ĉe la okcidenta eniro de Neustadt en la ankoraŭ mallarĝa valo de la rivereto Speyerbach, kiu tie trarompas la montaran ĉenon de la Haardt kaj enfluas la montetolandon ambaŭflanke de la Germana vinvojo antaŭ ĝi atingas la Malaltebenaĵon de la supra Rejno. La Schöntal, de kie la urboparto ricevis sian nomon, etendiĝas de nordokcidento al sudoriento.

Norde, maldekstre de la Speyerbach, troviĝas kiel suda etendaĵo de la 554 m alta Weinbiet la montoj Wolfsberg (alteco 490,7 m) kun la naturprotektejo Am Wolfsberg kaj la burgruino Wolfsburg. Dekstre de la rojo situas sudokcidente de la Schöntal la monto Königsberg (alteco 427,3 m) kaj sudsudoriente la monto Nollenkopf (alteco 490,3 m). Ĉe ties norda deklivo troviĝas la tiel nomata "afrika kvartalo".

Tra la Schöntal iras de Neustadt direkte al Kaiserslautern la B 39, kiu en Neustadt nomiĝas Talstraße (vala strato), kaj la fervoja linio MannheimSaarbrücken.

Historio redakti

La urboparto ekestis en la 19-a jarcento en la ĉirkaŭo de fabrikoj, kiuj tie ĝis 1902 per la helpo de la akvo de la Speyerbach el la ligno de la Palatinata Arbaro fabrikis paperon. Hodiaŭ la industrio pli kaj pli cedas al loĝdomoj.

Eksteraj ligiloj redakti