Schlüttsiel (frise: Slütsil, dane: Slutsil) estas pramŝipa haveno ĉe la maroflanka digo de la poldero Hauke-Haien-Koog en la distrikto Norda Frislando de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio en Germanio. La haveno situas borde de la Norda Maro, proksimume 2,5 kilometrojn oriente de la Haligo Oland. De Schlüttsiel regule veturas pramŝipoj al la haligoj Langeneß, Gröde kaj Hooge, kaj al la insulo Amrum.

informa centro pri la poldera naturprotekta areo

La loko ne estas kreskiĝinta setlejo, sed sisteme konstruita haveno kun ĉiuj necesaj konstruaĵoj. La poldero okcidente de ĝi estas grandparte naturprotekta areo, kaj ekde la jaro 1980 rekte en Schlüttsiel ekzistas informa centro pri la poldera naturrezervejo, pri la "nacia parko ŝlesvigo-holstinia vadomaro" kaj pri la protekto de marbirdoj.

Per aŭto, biciklo kaj buso eblas atingi la havenon de la sudo el Husum respektive Bredstedt kaj de la nordo el Niebüll.

Koordinatoj: 54° 40' 56" norde, 8° 45' 19" oriente