Sciiga rubandoRekonila rubando estas mallonga peco de rubando faldita kiel buklo, aŭ ties prezentado, uzata en Usono, Kanado, Aŭstralio kaj aliaj partoj de la mondo por sciigi, ke la portanto subtenas ian aferon.

La ruĝa rubando estas internacia simbolo kontraŭ aidoso
La ruĝa rubando estas internacia simbolo kontraŭ aidoso

La ruĝa rubando estas internacia simbolo kontraŭ aidoso.

La signifo de la rubando dependas de ties koloro. Multaj grupoj elektis rubandojn kiel simbolo de subteno aŭ sciigo kaj tial ofte pluraj grupoj uzas la saman koloron. Kelkaj grupoj povas uzi pli ol unu koloro. Tiel ruĝa aŭ bluverda rubando simbolas misuzon de substancoj kaj purpura aŭ blanka rubando alchajmeron.

Sciigaj rubandoj estas ofte fiksitaj al vestaĵojkravatoj aŭ volvitaj ĉirkaŭ antenoj. Dum specialaj eventoj pli larĝaj rubandoj povas esti volvitaj ĉirkaŭ arbojmastoj.

Prezentaĵoj de sciigaj rubandoj ekzistas ankaŭ kiel glumarkojmagnetoj. Ili ofte estas fiksitaj al aŭtoj aŭ aliaj veturiloj.

Rubandoj estas ankaŭ uzataj kiel simboloj de funebro. Tiel multaj portis nigrajn rubandojn post la masakro de Virginia Tech.

Kritiko redakti

La disvastiĝo de sciigaj rubandoj estis kritikita kiel formo de forlaso, kiu permesas al homoj montri subtenon sen ia peno pri mono aŭ tempo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti