Brakringo, braceleto[1][2] estas juvelo portata je la brako, plej ofte je la manradiko kaj ĉirkaŭas ĝin.

Brakringo el Amrit, Sirio ĉ. 5-a jarcento a.K..
Detaloj de minoa ora brakringo.
Moderna brakringo.
Leda brakringo.
Brankringo anstataŭ enirbiletoj.

Brakringo estas farita aŭ el flekseblaj materialoj, ekzemple ĉeneroj el metalo, perloj, konkoj, gemoj, kornoj, bestodentoj, ledo, gumoplasto aŭ ringforma el malmolaj materialoj, kiel metalo, ligno, ktp.

Historio kaj signifo

redakti

Kol- kaj brakjuveloj kiel simplaj aŭ plureraj ĉenoj jam ekzistis dum la ŝtonepoko. Post malkovro de la prilabormaniero de kupro kaj bronzo oni kreis el tiuj materialoj rulaĵetojn, platetojn, perlojn, ringojn kaj diskojn. Ju pli oni uzis metalon, des malpli oni uzis organaĵojn kiel bestodentojn kaj ankaŭ sukcenon.

Aldoniĝis vitraĵoj kaj poste plasto kiel materialoj por krei brakringojn. Pro la uzo de altvaloraj materialoj juveloj iĝis samtempe valoraĵoj. Arĝentaj brakringoj estis iam uzitaj kiel pagiloj.

Brakringo utilis ankaŭ kiel ŝirmiloj al ĉasantoj kaj batalantoj. Ĉe la keltoj, viroj portis brakringojn por indiki aristokration aŭ potencan pozicion.

Specoj

redakti

Brakringoj utilas ne nur kiel juvelo, sed foje havas alian funkcion, kiel ekzemple brakringoj, kiuj fiksas brakhorloĝojn je la pojno.

Sufiĉe nova afero estas la tiel nomataj sportobrakringoj, kiuj plej ofte estas faritaj el malpeza akvorezista neopreno al kiuj oni povas fiksi iPod-on aŭ alian muzikludilon, tiel ke eĉ sportumante oni povas uzi ĝin.

En malsanulejoj pacientoj ricevas pacientobrakringon kun informoj por eviti misoperaciojn aŭ eraran donon de kuraciloj. Foje tiuj brakringoj surhavas strikodojn. Ĉe novnaskitoj la koloro (roza aŭ helblua) ofte indikas la sekson de la bebo.

En naĝejoj plastbrakringoj kun ŝlosilo ebligas aliron de specifaj ĉambroj aŭ malfermon de ŝrankoj.

Junuloj portas kaj ofte mem faras amikecbrakringojn.

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. http://vortaro.net/#braceleto
  2. Laŭ Francisko Azorín braceleto estas Brakringo uzata ormancele. En Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 39. Kaj li indikas etimologion el greka braĉiolia, braĉionia (brakornamo) kaj el tio la latina brachiale. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj

redakti