Scooby-Doo

usona animacia franĉizo

Scooby-Doo [Skubi-Du] estas usona animacia franĉizo, enhavanta multajn animaciajn televidajn seriojn produktitajn de 1969 ĝis la nuntempo, kaj ankaŭ multajn filmojn. Joe Ruby kaj Ken Spears kreis la originan televidserion Scooby-Doo, Where Are You! por Hanna-Barbera Productions en 1969.

Scooby-Doo
plurkomunikila serio
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando  Usono
Ĝenro Detektiva fikcio, animacio, humuro, mistero, teruro
Kreita de William Hanna, Joseph Barbera
Reĝisoro Joe Ruby, Ken Spears (originalaj epizodoj)
Amplekso
Daŭro sen reklamoj po 22 minutoj en epizodo
Elsendo
Unua elsendo la 13-an de Septembro de 1969 – nuntempe
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
vdr

Ĉi tiu sabatmatena serio prezentis kvar junulojn: Fred Jones, Daphne Blake, Velma Dinkley, Norville "Shaggy" Rogers kaj parolantan brunan danhundon nomatan Scooby-Doo, kiuj solvas, per serio de spuroj, misterojn implikantajn fantomojn aŭ supernaturajn kreitaĵojn. En la fino de ĉiu epizodo, tiuj transtombaj okazaĵoj havas logikan klarigon — ĝenerale maskita krimulo kiu fortimigas homojn por plenumi siajn fiagojn.

Sekvante la sukceson de la originala serio, Hanna-Barbera kaj ĝia posteulo Warner Bros. Animation produktis multajn sekvantajn animaciajn seriojn kaj plurajn rilatajn verkojn, inkluzivante serion de filmojn, kaj tri kinofilmojn [1], produktitajn de Warner Bros. Ĉiu versio de Scooby-Doo prezentas etajn malsamajn variaĵojn je la supernatura temo de la franĉizo, kaj inkluzivas personojn kiel Scooby-Dum, la kuzo de Scooby, kaj lia nevo Scrappy-Doo, kiu fojfoje anstataŭis iujn personojn, kiel Velma aŭ Fred.

Inter la jaroj 2004 kaj 2005, Scooby-Doo posedis la mondan rekordon laŭ Guinness kiel la animacia serio kun la plej granda nombro de epizodoj, tamen ĝi estis superita de aliaj usonaj serioj kiel La Simpsonoj.[2]

Televidelsendoj de serioj redakti

Scooby-Doo estis origine montrita ĉe CBS de 1969 ĝis 1976, kiam ĝi translokiĝis al ABC. La variaĵoj de la serio fare de ABC preskaŭ nuligis ĝin ĝis 1985, kiam oni elsendis novan televidserion, kiu prezentis la rolulojn kiel infanoj, A Pup Named Scooby-Doo ("hundido nomata Scooby-Doo"), de 1988 ĝis 1991.

Du serioj montriĝis de 2002 ĝis 2008, What's New Scooby-Doo? kaj Shaggy and Scooby-Doo Get a Clue.

Pli da serioj estis produktitaj de Cartoon Network, komencante de 2010 ĝis 2018; tiuj estis Scooby-Doo! Mystery Incorporated kaj Be Cool, Scooby-Doo. La plej nova serio, Scooby-Doo and Guess Who?, estis unuafoje elsendita la 27-an de junio 2019 ĉe Boomerang.

Roluloj redakti

Scooby-Doo redakti

Scooby-Doo [Skubi-Du] estas la hundo kaj la plej bona amiko de Shaggy. Li estas same timema kaj manĝema kiel sia amiko. Li estas bruna danhundo kaj surhavas bluan kolzonon kun siaj inicialoj flave skribitaj.

Shaggy redakti

Shaggy Rogers [Ŝagi Roĝers] estas la plej bona amiko de Scooby-Doo. Li kutime estas malkuraĝa kaj timema. Li estas brunhara, havas kaprobarbeton kaj surhavas verdan to-ĉemizon kaj brunan pantalonon.

Fred redakti

Fred Jones [Fred Ĝons] kutime estas la estro de la bando. Li ankaŭ stiras la Misteromaŝinon, la kamioneton, kiun la geknaboj uzas por moviĝi. Li estas blonda kaj surhavas blankan ĉemizon, bluan pantalonon kaj oranĝan koltukon. Li ŝategas aranĝi kaptilojn, kaj kutime li aperas kiel la koramiko de Daphne.

Daphne redakti

Daphne Blake [Dafne Blejk] kutime estas difinita kiel "la koro de la teamo", kiu serĉas spurojn kaj emas fali en kaptilojn kaj klapopordojn. Ŝi estas ruĝhara kaj surhavas verdan koltukon kaj violkoloran robon. Kutime ŝi aperas kiel la (preskaŭ-)koramikino de Fred.

Velma redakti

Velma Dinkley [Velma Dinkli] estas la plej inteligenta kaj rezoluta el la bando. Ŝi ankaŭ estas iom timida kaj emas ironii. Ŝi estas brunhara kaj surhavas oranĝan puloveron kaj ruĝan jupon.