Seagate

usona teknologia firmao

Seagate - prononco [SI:gejt] - estas usona teknologia firmao fondita en 1978, specialigita pri produktado de komputilaj memoroj. Ĝia ĉefsidejo ĝis majo 2020 estis en Kupertino, Kalifornio, sine de la Silicia Valo, kaj tiam translokiĝis al Fremont, (Kalifornio), ĉe la orienta bordo de la golfo de San-Francisko. Ankaŭ Fremont plej proksimas al la tiel nomata Silicia Valo, kvankam ĝi formale ne apartenas al ĝi, kaj la firmao pro la samspeca ekonomia agado kiel la firmaoj en la Silicia Valo kaj pro la multjara sidejo en Kupertino daŭre neformale kalkulatas parto de ĝi. La firmao Seagate estis listigita en la listo de gvidaj usonaj akcioj Forbes 500. En 2006, ĝi cetere transprenis la konkuran firmaon Maxtor el la proksima urbo Foster City kaj poste en 2016 revivigis la markon Maxtor. Komune kun la firmao Western Digital, la firmao Seagate tutmonde dominas la merkaton de diskaparatoj.

Seagate
Seagate
negocopublika kompanio • entrepreno vd
Dum 1979 - nekonata/nuntempe
Jura formo Limited Company
Fondintoj Alan Shugart vd
Sidejo Fremont (Kupertino ĝis majo 2020)
Lando Usono
Estr(ar)o Stephen J. Luczo
Dungitoj 40 000 (stato: 2022)
Agokampo komputilaj memoroj, diskaparatoj
diskaparato • hybrid drive • solidstata diskoprogramaro
ISIN-kodo IE00B58JVZ52
filiaj kompanioj Maxtor • Seagate (United Kingdom) vd
Posedataj kompanioj Maxtor • LaCie vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Seagate signifas en la angla "Marpordon" aŭ "Marpordegon".

Eksteraj ligiloj redakti

 
la ĉefsidejo en Fremont
 
la ĉefsidejo en Kupertino