Sebeborci, hungare Szentbibor estas malgranda vilaĝo en Slovenio en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurske, en municipo de Moravske Toplice.

Municipo Moravske Toplice en Slovenio, kie Sebeborci troviĝas

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Sebeborci situas laŭ rojo, laŭ ĉefvojo Hungario-Murska Sobota.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1365 en formo "Zebepurch". Dum la hungara regado oni nombris en Szentbibor 102 domojn kaj 557 homojn. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. Vilaĝservoj estas futbalejo, restoracio.

Fontoj redakti

  • slovena Vikipedio
  • w.vasidigikonyvtar.hu
  • w.ms.sik.si
  • w.geopedia.si