Sekskuniĝo (libro)

Sekskuniĝo (angle Intercourse) estas verko kiu estis publikigita en 1987 fare de Andrea Dworkin, en kiu Dworkin ofertas radikalan feminisman analizon de seksaj rilatoj kiel ili estas reprezentitaj en literaturo kaj socio.

Intercourse
Dosiero:Intercourse, first edition.jpg
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Andrea Dworkin
Lingvoj
Lingvo English
Eldonado
Eldondato 1987
Eldonejo Free Press
Trajtoj
ISBN 0-684-83239-9
vdr

Dworkin esploras la perceptojn de viroj kaj virinoj pri sekskuniĝo, kaj utiligas klasikajn tekstojn por malfermi ideojn kiujn iliaj verkistoj ne intencis pli malfermi kaj malkaŝi. Kiam ŝi ekzamenas verkojn de Tolstoj, Flaubert, Bashevis-Singer, kaj aliaj, ŝi citas ilin kiel ekzemplojn, ne kiel fontojn, kaj konkludas ke en socio kiu rekomendas masklan superecon, seksaj rilatoj inter viroj kaj virinoj estas grava faktoro en la subigo de virinoj al viroj.

Estas ofte dirite ke ŝi argumentas ke "ĉiu alisamseksema seksumado estas seksperforto", bazita sur la linio de la libro kiu diras, "Seksa perforto estas sinonimo por sekskuniĝo." Tamen, Dworkin neis ĉi tiun interpreton, deklaranta, "Kion mi pensas estas tio ke sekso ne devas meti virinojn en suba pozicio. Ĝi devas esti reciproka kaj ne ago de agresemo de viro rigardanta nur kontentigi lin mem. Tio estas mia punkto." [1]

Tezo redakti

En Sekskuniĝo, Dworkin vastigas ŝiajn antaŭajn analizojn de pornografio en diskuton de aliseksemaj seksaj rilatoj ĝenerale. En verkoj kiel ekzemple Mizoginio kaj Pornography: Women Owned by Men, (Pornografio: Virinoj posedataj de Viroj) Dworkin argumentis ke pornografio kaj erotika literaturo en patriarkeca socio konstante erotikigas la seksan kontrolon de virinoj fare de viroj, kaj ofte ankaŭ evidentajn agojn de ekspluato aŭ perforto. En Sekskuniĝo, ŝi asertas ke tiu seksa subigo de virinoj estas centra al la seksa travivaĵo de kaj viroj kaj virinoj, kaj ke ĝi estas plifortigita en ĉiuj tavoloj de la ĉeftendenco, ne nur tra pornografio, sed ankaŭ en klasikaj verkoj de la literatura kanono en kiujn viroj dominas.

Dworkin diskutas verkojn kiel ekzemple la Kreutzer Sonato (de Tolstoj), Madame Bovary, kaj la rolulo de Drakulo , kaj eĉ rilatas al religiaj tekstoj, laŭleĝa interpreto, kaj pornografio. Ŝi argumentas ke bildigoj de sekskuniĝo en ĉefa arto kaj kulturo konstante emfazas alisekseman sekson kiel la nura aŭ "vera" formo de sekso; kaj tiu sekso estas priskribita en ili per perfortaj aŭ enpenetraj terminoj; ke ili prezentas perforton kaj invademon kiel centrajn al erotiko; kaj ke ili ofte estas ligitaj al la malestima sinteno de viroj, kaj abomeno al, kaj eĉ murdo, de seksaj virinoj. Ŝi asertas, ke ĉi tiuj specoj de priskriboj eternigas androcentran kaj potencan aliron al sekseco, kaj ke la kombinaĵo de tiuj aliroj kun la kondiĉoj de la vivo de virinoj en seksisma socio igas la alisekseman sperton de sekso esenca parto de la subpreso de virinoj kaj ilia submetiĝo al viroj. Tiu sperto estas por virinoj travivaĵo de "konkero",[2] kiu en la sama tempo laŭsupoze estas plezura, kaj difinas ilian statuson mem kiel virinoj. :122–124 Dworkin priskribas tiun aliron al sekso per tiun diro:

 
 Ĉi tio estas aŭ nihilismo - aŭ vero. Ĝi devas enpuŝi preter la limo. La konturo de la korpo estas klara; derompita. Lia tuteco estas iluzio, tragika trompo, ĉar inter la kruroj estas kaŝita fendo kiu devas enpremi ĝin. Neniu reala privateco de la korpo povas ekzisti samtempe kun sekskuniĝo: kun esti penetrita. La vagino mem estas muskola, kaj oni devas puŝi inter ĉi tiuj muskoloj por apartigi ilin. La puŝo estas daŭra invado. Ŝi estas malfermita, etendita en sia mezo. Ŝi estas okupata – en sia korpo, en sia interno, en sia privateco... Nenie kaj inter iu ajn homa grupo estas ĉi tiu sperto nekomparebla – homoj, kiuj estis kreitaj por celo: por penetro, eniro, konkero. Ne en okupataj landoj, ne inter sklavigitaj rasoj, ne inter malliberigitaj reĝimoj-kontraŭuloj, ne en kulturoj, kiuj viktimiĝis de koloniismo, ne en la obeemo de infanoj al plenkreskuloj, kaj ne en la abomenaĵoj kiuj lasis sian spuron en la 20-a jarcento, komencante de Auschwitz inkluzive de la Gulagoj. Estas nenio ekzakte simila al ĝi, kaj ne ĉar la politika invado kaj la graveco de la sekskuniĝo estas bagatela kompare kun la hierarkioj kaj aliaj agoj de krueleco. Sekskuniĝo estas unika realaĵo por virinoj kiel filinoj de malsupera statuso; kaj ĝi inkluzivas interalie la rompon de limoj, transprenon, okupon, detruon de privateco – ĉar ĉio ĉi estas komprenata kiel normala kaj eĉ esenca por la kontinueco de la homa ekzisto. Nenio farita al alia malsupera homa grupo estas komparebla laŭ sia signifo kaj sekvoj, eĉ kiam seksa havebleco, aliseksema aŭ samseksema, estas trudita al tiuj homoj. Sklavigitaj popoloj, ekzemple, povas esti devigitaj amori kun siaj regantoj, sed la neekzistanta Dio ne kondiĉigis la homan ekziston entute je ilia plenumado. La politika signifo de la sekskuniĝo por virinoj estas fundamenta demando de feminismo kaj libereco: ĉu okupata popolo - fizike okupata de interne, invadita - povas esti libera; ĉu tiuj, kies privateco estas fundamente malobservita, povas havi memdeterminadon; ĉu tiuj, al kiuj mankas biologia korpa integreco, povas havi memrespekton? 

Polemiko redakti

La kritikistoj de Dworkin argumentis ke la centra tezo de Sekskuniĝo estas ke "ĉiu aliseksema sekso estas seksperforto." Tamen, ne ekzistas tia frazo en la verko, kaj la aserto baziĝas sur la frazo en la verko "Seksperforto estas sinonimo por sekskuniĝo". Sed en la verko, la komparo inter aliseksa sekso kaj konkero, proprieto, Kulaborismo ktp., estas farita en la kunteksto de diskutoj pri la maniero kiel seksaj rilatoj estas priskribitaj "en la diskurso de vira vero - en literaturo, scienco, filozofio, pornografio." [3], kaj la devigo de la konceptoj tra la socia potenco kiun viroj tenas super virinoj.

Dworkin mem malaprobis tiun interpreton, kiel terura miskompreno de ŝia laboro. [4] Demandite pri tio en intervjuo, ŝi klarigis:

 
 Ne, mi ne skribis [ke ĉiu aliseksa sekso estas seksperforto], kaj mi ne diris tion, ne tiam, kaj neniam... La tuta afero de sekskuniĝo kiel la finfina esprimo de maskla kontrolo en ĉi tiu kulturo fariĝis pli kaj pli kaj pli interesa por mi. En Sekskuniĝo, mi decidis alproksimigi la temon el la direkto de socia praktiko, fizika realo. Eble ĝi estas mia historio, sed mi pensas, ke la socia klarigo por la aserto "ĉiu sekso estas seksperforto" estas malsama kaj verŝajne sufiĉe simpla. Plej multaj viroj kaj signifa nombro da virinoj sentas seksan plezuron en la kadro de malegaleco. Ĉar la paradigmo de sekso estis unu el konkero, potenco kaj profanado, mi pensas, ke multaj viroj opinias, ke ili bezonas maljustan avantaĝon, kiu en ĝia ekstrema manifestiĝo nomiĝas seksperforto. Mi ne pensas, ke ili vere bezonas ĝin. Mi pensas, ke kaj taŭgeco kaj seksa plezuro povas postvivi egalecon, kaj ja ili faros. Ankaŭ estas grave diri, krome, ke la produktantoj de pornografio, kaj precipe Playboy, publikigis plurfoje dum jaroj ĉi tiun kalumnion, ke "ĉiu sekso estas seksperforto" kaj ĝi disvastiĝis al aliaj, kiel Times, kiuj, demandite provizi fonton kaj referecnoj por tio, ne povas. 

Ĵurnalisto Kathy Young skribis ke ĉu aŭ ne Dworkin signifis precize la deklaron atribuitan al ŝi, la ĝenerala sinteno de Dworkin estas ke aliseksa sekso estas perforta, kaj tio estas la samo, kaj ke "ne grave kion ŝia defendantoj diras, Dworkin estis efektive kontraŭ-seksa." [5]

Referencoj redakti

  1. . Rape Seeded (28 September 2007). Alirita 25 June 2015.
  2. Dworkin, Andrea. (1987) Chapter 7, "Occupation/Collaboration". Basic Books; republished at NoStatusQuo.com.
  3. Dworkin, Andrea. (1987) Intercourse. Nov-Jorko, NY: Basic Books, p. 154. ISBN 978-0465017522.
  4. The Lie Detector: The Andrea Dworkin Online Library. Pushing Buttons/ACLU.
  5. The Dworkin Whitewash  Cathy Young | 4.17.2005 reason