Selayang

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.

Selayang, estas antaŭurbo de Kuala-Lumpuro en Malajzio, en subŝtato Selangoro.

Selayang
Administrado
Poŝtkodo 68100 [+]
Demografio
Geografio
Areo 549,33 km² (54 933 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Bazaj informojRedakti

GeografioRedakti

Selayang situas apud Kuala-Lumpuro en okcidenta Malajzio. Kuala-Lumpuro troviĝas 14 km [1].

PriskriboRedakti

Selayang konsistas plejparte el terasaj aŭ vilaĝaj domoj. La industrio ĝenerale mankas, sed estas butikoj kaj ĉiovendejoj. Universitato pri teknologio funkcias en la komunumo.

TrafikoRedakti

Selayang havas trairan ĉefvojon al Kuala-Lumpuro. Interne aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. La plej proksima flughaveno funkcias en Kuala-Lumpuro.

KlimatoRedakti

Selayang havas tropikan klimaton. En la jaro falas ĉ. 2400 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La jara temperaturo varias averaĝe 23-32 °C.

FontojRedakti