Selangoro
Selangoro (malaje Selangor, plenforme Selangor Darul Ehsan) estas unu el la 13 subŝtatoj, kiuj konsistigas Malajzion. Ĝi situas ĉe la okcidenta marbordo de Duoninsula Malajzio kaj bordas kun Perako norde, Pahango oriente, Negeri-Sembilano sude kaj la Malaka Markolo oriente. Ĝi ĉirkaŭas la federajn teritoriojn de Kuala-Lumpuro kaj Putraĝajo, ambaŭ el kiuj estis iam sub suvereneco de Selangoro.
Selangoro Selangor respektive Selangor Darul Ehsan |
||||
---|---|---|---|---|
Subŝtato | ||||
Flago | Blazono | |||
provinco de Malajzio [+] | ||||
Lando | Malajzio | |||
Koordinatoj | 3° N, 102° O (mapo)3.3333333333333101.5Koordinatoj: 3° N, 102° O (mapo) | |||
Ĉefurbo | Shah Alam | |||
- koordinatoj | 3° N, 102° O (mapo)3.3333333333333101.5Koordinatoj: 3° N, 102° O (mapo) [+] | |||
Akvokolektejo | 8 104 km² (810 400 ha) [+] | |||
Areo | 8 104 km² (810 400 ha) [+] | |||
Loĝantaro | 5 411 324 [+] (2010) | |||
Denseco | 667,73 loĝ./km² [+] [+] | |||
Guberniestro | Sharafuddin I of Selangor
(ekde ) |
|||
Horzono | UTC+08:00 [+] | |||
Poŝtkodo | 40000–48999 [+] | |||
ISO 3166-2 | MY-10 | |||
|
||||
Selangoro Selangor respektive Selangor Darul Ehsan |
||||
Vikimedia Komunejo: Selangor [+] | ||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||||
Geografio
redaktiLa ŝtata ĉefurbo estas Shah Alam, la ĉefa urbo en Selangoro, kaj la reĝa ĉefurbo estas Klang. Alia grava urba centro estas Petaling Jaya kiu ricevis urban statuson en junio de 2006. Selangor estas unu el nur du malajziaj ŝtatoj kun pli da unu urbo; nome la alia estas Saravako. Selangoro havas la plej grandan urbon en Malajzio kaj kreskas rapide pro modernigo de la Klanga Valo.
Aliaj urboj
redakti- Dusun Tua
- FELDA Soeharto
- Jeram
- Jerlun
- Kajang
- Kampung Desa Serdang, eta vilaĝo
- Kampung Kuantan, eta vilaĝo
- Kampung Sungai Haji Dorani, eta vilaĝo
- Kampung Sungai Kayu Ara, eta vilaĝo
- Kampung Sungai Pusu, eta vilaĝo
- Kuala Kubu Bharu
- Kundang
- Paya Jaras
- Pulau Meranti
- Sekinchan
- Selayang
- Serendah
- Tanjung Dua Belas, eta vilaĝo
Ekonomio
redaktiSelangoro estas la plej riĉa ŝtato en Malaizio laŭ laŭpersona Malneta enlanda produkto (MEP).[1] Tiu ŝtato estas ankaŭ la plej disvolvigita en Malajzio kun bonaj infrastrukturoj kiaj aŭtoŝoseoj kaj transportoj. La ŝtato havas ankaŭ la plej grandan loĝantaron de Malajzio, kun alta standardo de vivnivelo kaj la malriĉeco en tiu ĉi ŝtato estas tiu kun plej malalta indico en la lando.[2]
Etimologio
redaktiHistorio
redaktiPopulacio kaj demografio
redaktiReligio
redaktiLaŭ la censo de 2010, la loĝantaro de la sultanejo Selangor estas por 57.9% islama, 24.4% budhana, 11.6% hindua, 3.8% kristana/katolika, 1% de nekonata kredo, 0.5% aliĝintoj al taoismo aŭ ĉina religio, 0.4% sekvantoj de aliaj religioj kaj 0.4% nereligiaj[3].
Ĉiuj malajzianoj estas nepre islamanoj ĉar la difino de malajziano en la malajzia konstitucio devigas malajzianojn konfesi la islaman religion[4]. Ekzistas ankaŭ kriminalaj leĝoj bazitaj sur la ŝario (Syariah Criminal Offences (Federal Territory) Act of 1997)[5] En Malajzio pluraj ŝariaj krimoj, ekzemple khalwat (troa proksimeco inter viro kaj virino ne estante geedziĝa paro) estas punebla nur en ŝariaj tribunaloj[6].
Administrado
redaktiDistriktoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Malaysian State GDP Per Capita. Malaysian Dept. of Statistics. Arkivita el la originalo je 2012-03-28. Alirita 2012-10-19.
- ↑ . Selangor's Human Development Progress and Challenges. UN Development Program. Arkivita el la originalo je 2012-04-25. Alirita la 9-an de julio 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-04-25. Alirita 2012-10-19.
- ↑ (angla) "2010 Population and Housing Census of Malaysia" (PDF). Departmento de statistikoj, Malajzio, Arĥivita de la originalo Arkivigite je 2014-05-22 per la retarkivo Wayback Machine (PDF), la 22-an de majo 2014
- ↑ (angla) Harding, Andrew, "Chapter 8 - Religion and the Constitution", la 27-an de julio 2012, in: The Constitution of Malaysia: A Contextual Analysis, Hart Publishing. ISBN 9781847319838.
- ↑ (angla) Harding, Andrew (2010). Otto, Jan (eld.). Sharia Incorporated. Leiden University Press. paĝoj 491–521. ISBN 978-9087280574.
- ↑ (angla) "197 students caught for khalwat in schools", Star Online, la 27-an de aŭgusto 2009.