Klang
Klang (ĉine 巴生, tamile கிள்ளான்; pli frue Kelang) estas milionurbo de Malajzio, en Malaja duoninsulo, en subŝtato Selangoro.
Klang | |||
---|---|---|---|
royal town (en) urbego vd | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 878 000 (2010) [+] | ||
Loĝdenso | 1 532 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 3° 2′ N, 101° 27′ O (mapo)3.0333333333333101.45Koordinatoj: 3° 2′ N, 101° 27′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 573 km² (57 300 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Klang [+] | |||
Bazaj informoj
redaktiGeografio
redaktiKlang situas en valo laŭ rivero same nomata Klang en okcidenta parto de la lando. Kuala-Lumpuro troviĝas je 32 km-oj, Marhaveno Klang je 6 km-oj.
Historio
redaktiLa loko estis loĝata ekde la bronzepoko. Baldaŭe diversaj sultanoj regis tie. En la 16-a jarcento portugaloj alvenis, kiujn sekvis la nederlandanoj en 1641, fine britoj en 1795. En la 19-a jarcento oni komencis minadi stanon en la ĉirkaŭaĵo, tial eĉ milito okazis. La britoj en 1874 finis la bataladon kaj ili konstruis fervojon en 1886. Poste oni komercadis per kaŭĉuko kaj kafo.
Klang famas pri gantoproduktado. La urbo havas bonan aŭtovojan kontakton kun la ĉefurbo
Klimato
redaktiKlang havas tropikan klimaton. En ĉiuj monatoj pluvas inter 150-280 mm. La temperaturo estas averaĝe 30 °C.