Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Sen Titolo [1] estas romano de Ivan Ŝirjaev, verkita verŝajne ĉirkaŭ 1904(?), sed eldonita nur en 1995 ĉe Pro Esperanto. Ĝi priskribas la lernojaron 1897/1898 el la vidpunkto de juna Esperanto-pioniro. Dum la verkado Ŝirjaev utiligis partojn el sia taglibro, kiu estas perdita, kaj tiel kreas tre aŭtentikan etoson. Tiuj partoj de la romano apartenas al la unuaj Esperanto-literaturaĵoj entute. La manuskripto transvivis ĉiujn uraganojn de la historio en la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj.

Sen Titolo
Aŭtoro Ivan Ŝirjaev
Eldonjaro 1995
Urbo Vieno
Eldoninto Pro Esperanto
Paĝoj 336
ISBN 3-85182-023-1
vdr

Referencoj redakti

  1. tiele literumita ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, paĝo 47, ISBN 978 1 59569 090 6

Eksteraj ligiloj redakti