Senegala arbalciono

La Senegala arbalciono (Halcyon senegalensis) estas arbalciono, tio estas birdo de la grupo de Alcededoj, kiu enhavas ankaŭ la alcionon, kukabaraojn kaj aliajn arbalcionojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Senegala arbalciono
Senegala arbalciono
Senegala arbalciono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Halcionedoj Halcyonidae
Genro: Halcyon
Specio: H. senegalensis
Halcyon senegalensis
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Tiu estas mezgranda arbalciono, 20–23 cm longa. La plenkreskulo havas brilbluajn dorson, flugilojn kaj voston. La kapo, kolo kaj subaj partoj estas blankaj, kaj la ŝultroj estas tre brilnigraj. La flugo de la Senegala arbalciono estas rapida kaj rekta. La granda beko havas ruĝan supran makzelon kaj nigran suban makzelon. La kruroj estas brilruĝaj. Kelkaj birdoj povas havi grizecajn kapojn, kio konfuzigas kun Mangleja arbalciono.

Tamen, la bridoj estas malhelaj, formante malhelan strion traokulan (la strio ne etendiĝas tra la okulo en la Mangleja arbalciono), kaj la subflugiloj, unuarangaj kaj duarangaj estas nigraj kun blankaj subkovrilajn (estas nigra makulo en la blankaj kovriloj en Mangleja arbalciono). La internaj retoj de la flugilplumoj estas blankaj, kreante distigigan blankan flugilstrion (tute ne estas blanko en flugiloj de Mangleja arbalciono). La brusto estas blanka (multe pli grizeca en Mangleja arbalciono). Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli senkoloraj ol plenkreskuloj kaj havas brunan bekon.

Distribuado kaj habitato redakti

Tiu ĉi specio estas amplekse distribuita en tropika Afriko sude de Saharo kaj el Pretorio norden. Tiu arbalciono estas esence loĝanto ĉe 8° de la ekvatoro, sed pli nordaj kaj sudaj loĝantaroj estas migrantaj, movante al la ekvatora zono en las eka sezono.

Ĝi estas komuna specio de ampleksa vario de arbaraj habitatoj kun kelkaj arboj, ĉefe Akacioj, inklude ĉe homaj loĝejoj. Kvankam ĝi estas "alciono", ĝi preferas pli sekajn habitatojn en pli tradiciaj arbaroj kaj povas esti malproksime de akvo. Ĝi estas ofte soleca sed povas aperi en etaj grupoj.

 
Foto ĉe Entebbe, Ugando

Kutimaro redakti

La Senegala arbalciono estas agreseme teritoria, atakante entrudulojn inklude homojn. Ĝi havas rimarkindan montroceremonion dum kiu la flugiloj malfermiĝas por montri la blankajn striojn.

Reproduktado redakti

La nesto estas arbotruo elfosita de pegolibiedo. Oni faras ununuran ovodemetadon de po 3 rondoformaj blankaj ovoj.

Manĝo redakti

Ĝi ĉasas el videbla gvatejo, ofte sur morta branĉo de arbo, aŭ gvatas kviete en duonombro dum atendas predon. Tio estas ĉefe ampleksa vario de grandaj insektoj, sed ankaŭ aliajn artropodojn, serpentojn, fiŝojn kaj ranojn.

Voĉo redakti

La voĉo de tiu bruema arbalciono estas laŭta trilo.

Referencoj redakti