Senkaku-insuloj

insuloj en la Orienta Ĉina Maro fakte regata de Japanio kaj disputata de Ĉinio kaj Tajvano
Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/Bildo mankas

La insularo Senkaku[1][2] (japane 尖閣諸島, latinlitere Senkaku Ŝotō, la vorto senkaku = pinta), nome la insularo Diaoyu[1][2]Diago-insularo[3] por Ĉinio (ĉine 釣魚台 de la vorto diaoyu = fiŝhoki) situas en la orienta rando de la kontinentbreto de la Orienta Ĉina Maro, ĉ. 92 marmejlojn nordoriente de la urbo Jilong de Tajvan-provinco. Geologie ĝi estas akcesora insularo de Tajvan-provinco. Ĝi konsistas ĉefe el Diaoyu-Insulo, Huangwei-Insuleto, Chiwei-Insuleto, Suda Insuleto, Norda Insuleto kaj tri pliaj rifoj.

Senkaku-Insuloj/Diaoyu-Insuloj
Mapo de Senkaku-Insuloj/Diaoyu-Insuloj
insularo • pridisputata teritorio
Situo Orienta Ĉina Maro
Geografia situo 25° 44′ 42″ N, 123° 28′ 30″ O (mapo)25.745123.475Koordinatoj: 25° 44′ 42″ N, 123° 28′ 30″ O (mapo) f1
Senkaku-Insuloj/Diaoyu-Insuloj (Gubernio Okinavo)
Senkaku-Insuloj/Diaoyu-Insuloj (Gubernio Okinavo)
DEC
Senkaku-Insuloj/Diaoyu-Insuloj
Senkaku-Insuloj/Diaoyu-Insuloj

Map

Areo 5,49 km² f4
Ŝtato Japanio Japanio
Disputita de Popola Respubliko Ĉinio Popola Respubliko Ĉinio
Tajvano Tajvano
Loĝantaro (neloĝata)
vdr

La Insularo situas 120 marmejlojn de la nordoriento de Tajvano, kaj estas ĉ. 200 marmejloj respektive al la ĉeftero de Ĉinio okcidente kaj al la Okinava insulo de Japanio oriente. La Insularo kaj la Okinava insulo estas apartigita de marfunda valo profunde je 2000-metroj.

Historio redakti

Frua historio redakti

Japana kaj usona kontrolo redakti

Disputo pri suvereneco redakti

La aserto de ĈPR kaj Respubliko Ĉinio redakti

La Diaoyu-Insularo apartenis al Ĉinio jam ekde antikveco. Fiŝistoj de Tajvan-provinco kaj Fujian-provinco de Ĉinio de antaŭlonge faras fiŝkaptadon, kolektadon de drogherboj kaj aliajn labor-agadojn tie. Ĝi estas nedisigebla parto de Ĉinio same kiel Tajvano. Ĉinio havas senpridisputeblan suverenecon super Diaoyu-Insularo kaj la mara aero ĉirkaŭ ĝi. Tiu ĉi starpunkto de Ĉinio havas sufiĉan historian kaj leĝan bazon.[mankas fonto]

Je la komenco de Ming-Dinastio (1368-1644) de Ĉinio, la Insularo estis dinifita kiel parto de Ĉinio. En la libro “Adiaŭ Kun Facila Vento”, eldonita en la epoko de Imperiestro Chengzu (1403 -- 1424), jam troviĝis notaĵo pri la Insularo. Tio estas pli frua je pli ol 400 jaroj ol alveno de la Ryukyu-ano Koga Tasushiro, kiu, laŭ japana pretendo, trovis la insularon en 1884. Ankaŭ troviĝas notaĵoj pri tiuj insuloj en multe da ĉinaj historiaj dokumentoj post Ming Dinastio. La Insularo estis regita regiono de ĉina mara defendo dum Ming- kaj Qing-dinastioj, sekve ĝi ne estis “nenieslando”.

En mapo pri la Rjukju-reĝlando eldonita de Japanio en 1783 kaj 1785, la Diaoyu-insularo apartenis al Ĉinio.

Antaŭ la Ĉinia-Japania Milito de 1894-1895, Japanio neniam provokis la suverenecon de Ĉinio sur Diaoyu-Insularo.[mankas fonto]

En aprilo 1895, ĉina registaro de Qing-Dinastio devigite subskribis la Traktaton de Shimonoseki, kiu perdigis al Ĉinio suverenecon kaj nacidignon, kaj koncesiis Tajvanon kaj ties akcesorajn insuletojn al Japanio,.Ekde tiam Japanio nomis Diaoyu-Insularon kiel Senkaku- Insularon, sed antaŭ tio, mapoj de Japanio ĉiam uzis samajn ĉinajn ideogramojn por Diaoyu-Insularo.

En la deklaracio de Kairo publikigita de Ĉinio, Britio kaj Usono en decembro 1943 oni postulis, ke “Japanio devas redoni al Ĉinio ĉiujn uzurpitajn terojn inkluzive de la nordorienta parto de Ĉinio, Tajvano kaj Penghu-Insularo. La Potsdam-Proklamo de 1945 determinis: “Klaŭzoj en Deklaracio Kairo devas esti plenumitaj”. En aŭgusto samjare, Japanio akceptis La Potsdam-Proklamon kaj deklaris senkondiĉan kapitulacon. Tio signifas ke Japanio redonis al Ĉinio Tajvanon kaj ties akcesoran insularon Diaoyu. Sed en la 8-a de septembro 1951, Japanio kun Usono solflanke subskribis La Pacan Traktaton de San Francisco, kaj komisiis al Usono la okinavan insularon kun Diaoyu-insularo. Por tio, Zhou Enlai ĉefministro kaj ministro por eksterlanda afero nome de ĉina registaro serioze proklamis, ke La Paca Traktato de San Francisco estis la solflanka traktato nur al Japanio sen ĉeesto de La Popola Republiko de Ĉinio. Tio ne nur estas netutflanka Paca Traktato, sed ankaŭ ne vera paca traktato. La ĉina registaro opinias, ke la traktato estas neleĝa kaj nevalida, kaj absolute neagnoskebla. En la 17-a de junio 1971, Japanio kun Usono subskribis la Traktaton pri redono de Okinawa, kiu ankaŭ inkludis la insularon en la redonotan areon al Japanio. Por tio, Ĉinia Ministrejo por Eksterlanda Afero manifestis en la 30-a de decembro 1971, forte kondamnis Janpanion kaj Usonon pro malkaŝa inkludo de la Insularon Diaoyu en la “redonota areo”. La ministrejo montris, ke tio estas publika kaj aŭdaca atenco al la suvereneco de ĉina teritorio”. La Ĉina popolo neniel povas toleri tion.” “Estas tute neleĝe, ke Japanio kaj Usono inkludis la Insularon Diaoyu de Ĉinio kiel redonota areo en la Traktato pri Redono de Okinawa .” Sed tio tute neeble ŝanĝas suverenecon teritorian al La Insularo Diaoyu de la Ĉina Popola Republiko.” Post tio, la Usona Departmento de Ŝtato esprimis: “Redoni administracian rajton de Okinawa, tio ne influos ajne la suverencecon de Senkaku Insularo (Diaoyu-Insularo)”.

Konsiderante la malsaman opinion de Japanio rilate al la Insularo Diaoyu, kaj por evoluo de la rilato inter Ĉinio kaj Japanio, la ĉina registaro atingis interkonsenton kun Japanio, ke la problemo estu solvita estontece, persistante la premison de nia ĉiama starpunkto. La du landoj konsentis, ke neniu flanko agu unuflanke, por ke la problemo ne negative influu la ĝeneralan rilaton inter du landoj.

En lastaj jaroj, japanaj dekstruloj senĉese estigas eventojn je la problemo de la Insularo Diaoyu. Ĉinio ĉiufoje serioze traktis kun japana flanko per diplomatia kanalo.

La aserto de Japanio redakti

La japana sinteno estas, ke tie ne estas iu ajn teritoria disputo, kiu bezonas esti solvita.[4]


La aserto de Usono redakti

Je la 30 de julio 2013, la Usona senato unuanime aprobis rezolucion kondamnante ĉinan agon al la insuloj. Kontraŭ la lastatempaj ĉinaj provokoj proksime de la insularo, ili kondamnas "la uzon de trudado, minaco, aŭ forto de militŝipoj, marsekurecaj ŝipoj, aŭ fiŝkaptistaj ŝipoj kaj militaj aŭ civilaj aviadiloj en la Sudĉina Maro kaj la Orientĉina Maro por tiele asertigi la disputatajn marajn aŭ teritoriajn klamojn aŭ ŝanĝi la nunajn kondiĉojn."[5][6]


Eksteraj ligiloj redakti

Senkaku X Diaoyu, Kontakto, 2012:5

Referencoj redakti