Senao aleksandrina Senna alexandrina estas plantspecio el la genro Senna en la subfamilio de la Cesalpinioideoj (Caesalpinioideae) ene de la familio de la Fabacoj (Fabaceae). Ĝi hejmas en Afriko kaj Arabujo. La kuracdrogo senao aŭ senaaj folioj (Sennae folium) estis ĝenerale konata en la 19a jarcento kiel malforta laksigaĵo. La du kuraciloj enhavas senosidojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Senna alexandrina

Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Caesalpinioideae
Genro: Senao, Senna
Specio: S. aleksandrina
Senna alexandrina Aleksandra senao
MILL.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Vegetativa karakterizaĵoj redakti

  • grandeco: 1 ĝis 3 metroj, arbusto
  • folioj: alternestarantaj, glataj, pare pinataj folioj, havantaj die 8 ĝis 10 folietojn, kiuj estas mallarĝe lancetaj kaj pintaj

Generativaj karakterizaĵoj redakti

  • floroj: flavaj, akselstarantaj floroj, grapoloj. La duseksaj floroj estas zigomorfaj.
  • fruktoj: 2 ĝis 4 cm longaj kaj 1 cm larĝaj kaj supren kurbaj, plataj, brunaj guŝoj
 
fruktoj

Kromosomnombro redakti

La kromosomnombro estas 2n = 28.

Historio redakti

La medicinaj pruvoj pri senaoj originas el la 8a jarcento kaj venis el la araba mondoregiono. La profeto Mohamedo estis citita per la vortoj: „Uzu senaajn foliojn kaj kavion, ĉar ambaŭ sanigas ĉiun malsanon, escepte la morto.“ (Sunna ibn Maaja, hadeeth sahih laŭ Shaikh Al-Albani)

En la 16a jarcento la planto ricevis signifon kiel laksigilo: Paracelsus rekomendis kombinaĵon el folioj de senaoj, ŝenoprazo kaj absinto kiel laksigilo.

 
senosidoj
 
folioj de senaacoj

Disvastigo redakti

Senna alexandrina troviĝas en la norda parto de Afriko, en la suda Alĝerio kaj en Egiptujo kaj en la tropika parto de Afriko ekzemple en Etiopio, Sudano, Somalujo, norda Kenjo, Malio, Niĝero, la norda Nigerio kaj Mozambiko. Ĝi ankaŭ hejmas sur la Araba duoninsulo kaj Jemeno, kaj krome en la sudokcidenta Jordanio, en suda Barato kaj orienta Pakistano. En la neotropiso la planto estas neofito.

Taksonomio redakti

La unua priskribo de Senna alexandrina okazis en 1768 fare de Philip Miller en The Gardeners Dictionary: … eighth edition no. 1.[1] Sinonimoj por Senna alexandrina MILL. estas: Cassia alexandrina (GARSAULT) THELL., Cassia acutifolia DELILE, Cassia angustifolia VAHL, Cassia lanceolata FORSSK., Cassia senna L., Senna angustifolia (VAHL) BATKA, Senna acutifolia (DELILE) BATKA, Senna alexandrina GARSAULt.

La specio Senna alexandrina troviĝis en du specioj Cassia senna (sin.: Cassia acutifolia) kaj Cassia angustifolia.

Tinnevelly-Senna (antaŭe Cassia angustifolia VAHL) havas kvin ĝis ok foliojn kaj hejmas en Arabujo kaj Jemeno. Oni kultivas tiun varion en suda Barato (Distrikto Tinnevelio).

Aleksandrina- aŭ kartuma -Senao (antaŭe Cassia senna L.) disvastiĝis en Sudano ĝis okcidenta Afriko. La folioj estas kvar ĝis kvinnombraj kaj nur duone tiom longaj kiel la Tinnevelia sennao. La Alexandrina senna oni kultivas en la regiono de la supra Nilo.

Notoj redakti

  1. [1] Biodiversity Heritage Library, The gardeners dictionary 2015-05-21.

Fonto redakti

  • R. Berger: Update Obstipation. Neues Wissen gegen alte Vorurteile – Mythen und Märchen über Verstopfung und Abführmittel. PTA heute – Sonderheft Interpharm (2005), S. 18–22.
  • D. A. Drossman, D. L. Dumitrascu: Rome III: New Standard for Functional Gastrointestinal Disorders. In: J Gastrointestin Liver Dis. 15 (3), 2006, S. 237–241.
  • Intervjuo kun E. Beubler: Senna – das bestuntersuchte Laxans. In: Foliaca. 2/1999.
  • P. Janiak, M. Fried: Fakten und Mythen bei der Therapie der chronischen Obstipation. In: pharm. 4, 2006, S. 3–7.
  • S. Karam, D. Nies: Student/staff collaboration: A pilot bowel management program. In: J Gerontol Nurs. 20, 1994, S. 32–40.
  • A. Klauser, C. Peyerl, N. Schindlbeck: Nutrition and physical activity in chronic constipation. In: Eur J Gastroenterol Hepatol. 4, 1992, S. 227–233.
  • Konsensuspapier Expertenforum: Obstipation und Laxanzien. In: Praxis. 88, 1999, S. 1269–1274.
  • G. A. Kune: Laxative use not a risk factor for colorectal cancer: data from the Melbourne Colorectal Cancer Study. In: Z Gastroenterol. 31, 1993, S. 140–143.
  • U. Mengs u. a.: New data on the carcinogenicity of senna. Phytopharm Phytother 2005, Poster, Phytotherapie-Kongress Berlin, 6.–8. Oktober 2005.
  • S. Meszaros: Update Senna. In: DAZ. 13, 2005, S. 107–109.
  • S. Meszaros: Anthrachinon-Laxanzien. „Update“ Senna. In: PTA heute. 9, 2005, S. 54–58.
  • S. Meszaros: Senna – die natürliche Alternative. In: Der Neue Apotheker. 5, 2008, S. 16–17.
  • J. M. Mitchell u. a.: An oral carcinogenicity and toxicity study of senna (Tinnevelly senna fruits) in the rat. In: Arch Toxicol. 80, 2006, S. 34–44.
  • S. Müller-Buro: Chronische Obstipation. Definition und aktuelle Therapieübersicht. In: pharm. 3, 2004, S. 5–8.
  • S. A. Müller-Lissner, M. A. Kamm, C. Scarpignato, A. Wald: Myths and Misconceptions about chronic Constipation. In: Am J Gastroenterol. 100, 2005, S. 232–242.
  • G. Nusko u. a.: Anthranoid laxative use is not a risk factor for colorectal neoplasia: results of a prospective case control study. In: Gut. 46, 2000, S. 651–655.
  • Referat Senna-Laxantien – wirksam und sicher. In: Foliaca. 1/1999.
  • Referat Obstipation – Dichtung und Wahrheit. In: Foliaca. 3/2000.
  • Schweizerische Medizinische Gesellschaft für Phytotherapie. Tagungsbericht 14. Schweizerische Tagung für Phytotherapie. Teil 2. In: Forsch Komplementärmed Klass Naturheilkd. 7, 2000, S. 105–107.
  • A. Thommen: Obstipation. Diagnose und Therapie mittels evidenzbasierter Klassifikation. In: Ars Medici. 11, 2003, S. 14–17.
  • A. Towers, K. Burigo, J. Locher: Constipation in the elderly: Influence of dietary, psychological, and physiological factors. In: J. Am. Geriatr. Soc. 42, 1994, S. 701–706.
  • W. Vorderholzer, W. Schatke, B. Mühldorfer: Clinical response to dietary fiber treatment in chronic constipation. In: Am J Gastroenterol. 92, 1997, S. 95–99.