Serba ortodoksa preĝejo Naskiĝo de Maria (Százhalombatta)
La paroĥa, serba grek-katolika (ortodoksa) preĝejo Naskiĝo de Maria (hungare: Istenszülő születése) estas sakrala historia monumento en urbo Százhalombatta (Hungario).
Paroĥa grek-katolika preĝejo Naskiĝo de Maria | |
---|---|
Grek-katolika preĝejo Naskiĝo de Maria en Százhalombatta
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Százhalombatta |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
provinco | Meza Hungario, Pest |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 1750 |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | –1750 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Százhalombatta, Óváros, Szent László út 94. |
Historio redakti
En la 18-a jarcento serbaj rifuĝintoj alvenis en Százhalombatta. Ili konstruis lignan kirkon, la nun videblan kirkon en 1750. Onidire la ikonostazo estis portita kune kun la rifuĝintoj el Serbio, sed laŭ alia informo ĝi estis kreita ĉirkaŭ 1770. Dum la 2-a mondmilito la turpinto difektiĝis kaj estis renovigita nur en 1997.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo staras sola en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La turpinto estas cepoforma, en la turo 2 sonoriloj loĝas. La navo flanke havas enirejon. La absido estas duonronda.
Muzeo redakti
Tre proksime estas videbla ortodoksa muzeo establita en iama lernejo (Százhalombatta, Óváros, Szent László út 86).
La altara festotago okazas en la 21-an de septembro.