Serbokroatlingva Vikipedio

la enciklopedio Vikipedio en la serbokroata lingvo
(Alidirektita el Serbo-Kroatlingva Vikipedio)

La serbokroatlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la serbokroata lingvo. Sialingve ĝi havas la titolojn Wikipedija na srpskohrvatskom jeziku ("vikipedio en la serbokroata lingvo") kaj en inversa sinsekvo ankaŭ Wikipedija na hrvatskosrpskom jeziku ("vikipedio en la kroatserba lingvo"). Ankaŭ ekzistas apartaj lingvoprojektoj kroatlingva Vikipedio, serblingva Vikipedio kaj bosnalingva Vikipedio. Post unua fazo de ekzisto, la projekto estis fermita en 2005 pro malaktiveco, sed laŭ decido de la vikimedia estraro de decembro 2006[1] estis rekreita, praktike en aprilo 2007.

Serbokroatlingva Vikipedio
Retadreso sh.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo serbo-kroata
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 16-a de julio 2024
Artikolnombro 459 913
Profundeco 748.6
Paĝoj 4 654 025
Redaktoj 41 893 300
Uzantoj 217 709
Aktivaj uzantoj 151
Administrantoj 9
Dosieroj 10 234
vdr

Ĝis julio 2014 ĝi atingis la nombron de pli ol 200 000 artikoloj, kaj tiutempe estis la dua plej granda vikipedia projekto el inter la lingvoj de eksa Jugoslavio (post la serba kaj antaŭ la kroata). La 16-an de julio 2024 ĝi enhavas 459 913 artikolojn.

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti