Sereso (regiona distrikto)

regiona distrikto de Grekio
Tiu ĉi artikolo temas pri la provinco Sereso de Grekio. Pri la temo sero, sukcene flava likvaĵo disiĝanta el la sango dum ties koaguliĝo, vidu tie.

Sereso (greke Σέρρες respektive Νομός Σερρών - Nomos Serron) estas regiona distrikto de Grekio (unu el sume 51 regionaj distriktoj), kiu situas en la - ene de Grekio norda - moderna administra regiono Meza Makedonio. Ĝis administra reformo de la jaro 2010 la distrikto havis la statuson de provinco, "prefektujo", kiu greke nomigis Νομός, do "nomos". La teritorio kovras areon de 3 968 km² kaj dum la jaro 2011 havis 176 430 loĝantojn. Ĉefa loĝloko estas la samnoma urbo Sereso.

situo de Sereso en Grekio

Vidindaĵoj redakti

La teritorio havas multajn prahistoriajn kaj antikvajn lokojn, arkeologie interesajn, interalie la distrikta ĉefurbo Sereso mem, la lokon Amfipolis, plurajn monaĥejojn kaj Metaksa proksime al la bordo al Bulgario. Por turistoj krome interesaj estas interalie la arbaroriĉa regiono Lailia en la provinca centro, kie bone eblas skiadi, la lago Kerkini, ĉe kies bordo aparte dum la someroj apud la vilaĝo Ano Poroia bone eblas fiŝkapti, kaj la impresaj kavoj de Alistrati.

Historiaj kaj nuntempaj setlejoj redakti

Bildaro redakti

 
la urbo Sereso vidata de la urba akropolo
 
lago Kerkini

Eksteraj ligiloj redakti