Serge GIRARD (naskiĝis la 25-an de oktobro 1953) estas franca maratonisto, kiu estas konata pro ultradistancaj kuroj.

Profesie financa konsilisto, li akceptis la defion trakuri ĉiun kontinenton sen iu ajn ripoz-tago por ĉiu travojaĝo, po 70 km/tage 10 horojn da kursado ĉiutage. En 1997 li trakuris Nordamerikon, en 1999 Aŭstralion, en 2001 Sudamerikon kaj en 2003 Afrikon. La 5-an de septembro 2006, post 260 tagoj kaj 18 horoj li fintrakuris Eŭropon kaj Azion, de Parizo ĝis Tokio, t.e. 19.097 km, kaj tiel iĝis la unua homo trakurinte ĉiun kontinenton. Dum tiu lasta kurado li trairis jenajn landojn: Francio, Germanio, Aŭstrio, Italio, Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino, Albanio, Grekio, Turkio, Irano, Turkmenio, Uzbekio, Kirgizio, Ĉinio kaj Japanio. Legeblas pri la kurado sur lia persona retejo.

Eksteraj ligiloj redakti