Sergej Ivanoviĉ Ŝĉukin (ruse Сергей Иванович Щукин;la 6-an de Julio [malnovstile 24a de Junio] 1854 – la 10-an de Januaro 1936) estis rusa negocisto kiu iĝis artokolektisto, ĉefe de arto el francaj impresionistoj kaj post-impresionistoj. Li devenis el familio, en kiu aliaj tri fratoj estis same artokolektistoj.

Sergej Ŝĉukin
Persona informo
Naskiĝo 27-an de julio 1854 (1854-07-27)
en Moskvo
Morto 10-an de januaro 1936 (1936-01-10) (81-jaraĝa)
en Parizo,  Francio
Tombo Tombejo de Montmartre
Lingvoj rusafranca
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Familio
Patro Ivan Vassilievitch Shchukin
Patrino Ekaterina Petrovna Shchukina
Frat(in)oj Ivan Shchukin • Pyotr Shchukin • Dmitry Shchukin
Infano Ivan Stchoukine
Okupo
Okupo artkolektanto • entreprenisto • entreprenisto • kolektanto
vdr

Ŝĉukin faris siajn unuajn artaĉetojn post veturo al Parizo en 1897, kiam li aĉetis sian unuan pentraĵon de Monet. Li poste aĉetis nombrajn verkojn ĝis totalo de 258 pentraĵoj kiuj dekoris la murojn de sia palaca hejmo en Moskvo. Ĉirkaŭ 1914, Ŝĉukin posedis dek tri pentraĵjon de Monet; tri de Renoir; ok de Cézanne; kvar de Van Gogh; dek ses de Gauguin de la Tahitia periodo, kiujn li pendis en sia manĝoĉambro kvazaŭ ortodoksa ikonostazo; sep de Henri Rousseau; dek ses de André Derain; ok de Albert Marquet; kaj du de Maxime Dethomas. Ŝĉukin estis partikule notinda pro sia longa asocio kun Matisse, kiu dekoris sian hejmon kaj kreis unu el siaj ikonaj pentraĵoj, La Danse, speciale por Ŝĉukin, kiel parto de komisio de du pentraĵoj, dum la alia grava pentraĵo estas Muziko, 1910.

Post la Rusa revolucio de 1917 la ŝtato konfiskis lian kolekton, dum li fuĝis al Francio. El la kolekto estis kreita la Ŝtata Muzeo de Moderna Okcidenta Arto (ruse: Государственный музей нового западного искусства or), kunigita kun la kolekto de alia rusa mecenato nome Ivan Morozov. Tiu muzeo estis fermita de Stalin en 1948. Kaj finfine la tuto estis dividita inter la Ŝtata Muzeo de Belartoj Puŝkin de Moskvo kaj la Muzeo Ermitejo de Sankt-Peterburgo.

Bibliografio redakti

  • Natalya Semenova kaj André Delocque, The Collector: The Story of Sergei Shchukin and His Lost Masterpieces. Yale University Press, 2018.

Eksteraj ligiloj redakti