Serhij Vjaĉeslavoviĉ STERNENKO (ukraine Сергій В'ячеславович Стерненко; 20-a de marto 1995, Sadove, Odesa provinco, Ukrainio) estas ukraina socia aktivulo, eksestro de la Odesa regiona branĉo de la "Dekstra Sektoro" (2014-2017), bloganto. Partoprenanto de Eŭromajdano kaj konfrontiĝo en Odeso la 2-an de majo 2014 kontraŭ por-rusaj taĉmentoj. Kun la komenco de la plenskala rus-ukraina milito, li aliĝis al la Teritoria Defend-Armeo.[1]

Serhij Sternenko
Persona informo
Aliaj nomoj MC Esdabes • Esdabes
Naskiĝo 20-a de marto 1995
en Sadove, Odesa provinco, Ukrainio
Lingvoj ukraina
Loĝloko Odeso
Kijivo
Nacieco ukraino
Ŝtataneco Ukrainio
Klereco Odesa Universitato (2019)
Kijiva Universitato (2022)
Alma mater Odesa Applied College of Economics, Law and Hotel and Restaurant Business. • Odesa Universitato
Okupo
Okupo juristo
vdr

Kaŭzis grandan indignon la kazo iniciatita de Ĝenerala prokurorino de Ukrainio Irina Venediktova kontraŭ Serhij Sternenko, kiu letale vundis sian atakanton en memdefendo. Ministro de Internaj Aferoj de Ukrainio Arsen Avakov kaj Irina Venediktova estis akuzitaj je politika intereso en la Sternenko-kazo.[2][3] La proceso de Sternenko lanĉis serion da protestoj en Ukrainio en subteno de la aktivulo. Sloganoj "Avakov estas diablo" (ukraine Аваков — чорт) kaj "Venediktova estas pesto" (ukraine Венедіктова — чума) populariĝis inter la mitingantoj.[4][5] Poste Serhij Sternenko estis malkondamnita.[6]

Referencoj redakti