Sidonie de la Houssaye

usona verkisto

Sidonie DE LA HOUSSAYE, denaska nomo Hélène PERRET, artista nomo Louise RAYMOND (naskiĝinta en Edgard je la 17-a de aŭgusto 1820, mortinta je la 18-a de februaro 1894) estis usona verkistino.

Sidonie de la Houssaye
Persona informo
Naskonomo Hélène Perret
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1820 (1820-08-17)
en Paroĥo Sankta Johano la Baptisto
Morto 18-an de februaro 1894 (1894-02-18) (73-jaraĝa)
en Luiziano
Lingvoj francafranc-kreolaj lingvoj vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Alia nomo Louise Raymond vd
Okupo verkisto • romanisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi ricevis dulingvan edukon en la angla kaj franca en kantono St. John the Baptist (Luiziano). Kun 13 jaroj ŝi edziĝis kun Alexandre Pelletier de la Houssaye, kun kiu ŝi havis 8 filojn kaj 1 filinon.

Post la morto de sia edzo en la Usona Enlanda Milito, ŝi komencis labori kiel instruistino en Franklin (Luiziano).

Bibliografio redakti

  • Contes d'une grand-mère louisianaise
  • Pouponne et Balthazar, 1888.
  • Les Quarteronnes de La Nouvelle Orléans.
Gina la quarteronne
Dahlia la quarteronne
Octavia la quarteronne
Violetta la quarteronne

Eksteraj ligiloj redakti