Siegfried-Idyll por ĉambrorkestro, esperante: Siegfried-Idilio, en la praa versio „Idilio de Tribschen kun Fidi-birdkantado kaj oranĝkolora sunleviĝo, kiel simfonia naskiĝdatrevena saluto. Dediĉita al sia Cosima fare de ŝia Richard.“, estas simfonia poemo de Richard Wagner. Ĝi apartenas al ties plej famaj orkestraj verkoj.

Historio redakti

Richard Wagner komponis la proksimume dudekminutan orkestroverkon kaŝe en la jaro 1870. Li skribis ĝin por sia edzino Cosima memore al la naskiĝo de ilia unua filo Siegfried, ankaŭ nomata „Fidi“. Li unuafoje prezentis ĝin en la plej intima familia rondo dum la kristnaskotago de 1870, kiu samtempe estis la 33-a naskiĝdatreveno de Cosima, kun orkestranoj de la koncertejo Tonhalle je Zuriko. La unua prezentado okazis sur ŝtuparo de la domo de Wagner, Vilao Tribschen ĉe Luzerno, je kio la malvasta spaco igis necesa redukton sur ĉambrorkestro. Ĉar la komponaĵo estis celata kiel donaco por Cosima, ŝi longtempe rifuzis la publikigon de la verko.

Muziko redakti

La nomo de la simfonia poemo ne nur estas ligita kun la filo de Wagner, sed ankaŭ kun ties muzikdramo Siegfried, kiu konstituas la trian parton de la Der Ring des Nibelungen. Wagner uzis precipe gvidmotivojn el ĉi tiu muzikdramo. Temas pli lia ununura kontribuaĵo al la kategorio simfonia poemo, en kiu ĉefe elstaris lia plej grava kunulo ene de la novgermana skolo kaj patro de Cosima, Franz Liszt. Wagner nomis la komponaĵon sia unua orkestroverko, por kiu li povas prezenti kompletan programon.

Siegfried-Idyll ravas per idilie transfiguritaj sonkoloroj. Ĝi staras en E-maĵoro kaj havas la verknumeron WWV 103.

Surdiskigoj kaj literaturo redakti

  • Richard Wagner: Symphonie C-Dur, Siegfried-Idyll (CD), edel records GmbH, Berlino 1999.
  • Martin Geck: Richard Wagner, Rohwohlt Verlag GmbH, Reinbek ĉe Hamburgo 2004.
  • Richard Wagner: "Siegfried-Idyll"', Ernst Eulenburg & Co. GmbH, Majenco 2011.

Eksteraj ligiloj redakti