Sinagogo de Novi Sad

La Sinagogo de Novi Sad, serbe Новосадска синагога [Novosadska sinagoga] estas grava konstruaĵo de la urbo. Ĝi situas en en Serbio, en Vojvodino, en ties ĉefurbo Novi Sad.

Sinagogo de Novi Sad
sinagogo
Bazaj datoj
Konstrustilo Secesio vd
Arkitekto Lipót Baumhorn vd
Estiĝo 1909
Lando Serbio vd
Situo Novi Sad
Situanta sur Jevrejska
Situo
Geografia situo 45° 15′ 11″ N, 19° 50′ 27″ O (mapo)45.25313319.84071Koordinatoj: 45° 15′ 11″ N, 19° 50′ 27″ O (mapo)
Sinagogo de Novi Sad (Vojvodino)
Sinagogo de Novi Sad (Vojvodino)
DEC
Sinagogo de Novi Sad
Sinagogo de Novi Sad
Lokigo de Vojvodino en Serbio
Situo de Sinagogo de Novi Sad
Map
Sinagogo de Novi Sad
vdr
Sinagogo en Novi Sad
Parto de la fasado

Historio redakti

La judoj konstruis la nun videblan sinagogon en tiam hungara urbo Újvidék inter 1905-1909, sed ankaŭ pli frue ili havis 4 sinagogojn en la urbo. En tiu ĉi loko same estis sinagogo, kiun oni konstruis en 1826. La nuna konstruaĵo estis projekciita fare de hungara arkitekto Lipót Baumhorn, kiu jam faris similajn konstruaĵojn en Hungara reĝlando. Dum la 2-a mondmilito Hungario reokupis la urbon de Jugoslavio. Malĝoja ĉapitro en la historio de la sinagogo estas tio, kiam judoj estis malliberigitaj tie antaŭ esti deportitaj al koncentrejoj. Ili grandparte pereis, granda parto el la postvivantoj elmigris al Israelo. En 1991 Serbio deklaris la sinagogon historia monumento. Hodiaŭ en la sinagogo okazas plej ofte koncertoj.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo estas integrita laŭ la strato kaj ĝi estas parto de pli granda komplekso: apude estas judaj lernejo kaj ofico de juda komunumo. En la lernejo nuntempe lernas baletistoj. La sinagogo miksas plurajn stilojn kaj tre rememorigas la imponan sinagogon en Szeged. Ĉe la enirejo estas skribita "por mia domo estos nomata domo de preĝo por ĉiuj popoloj".

Fontoj redakti

  • angla kaj germana Vikipedioj
 
Nuna interno de la sinagogo