Sinagogo de Speyer

la sinagogo Beit-Ŝalom en Speyer dum publika tago, kvar tagojn post la inaŭguro la 9-an de novembro 2011
la sinagogo Beit-Ŝalom vidata de sudo, dekstre la nova elipsa preĝosalono, maldekstre la komunuma centro en la eksa kirko Sankta Guido.
inaŭguro per unuafoje enmeto de la torao en la toraujon, kiu jen malfermiĝas. Je la kurteno legeblas: "Vero fontas el la tero kaj justeco rigardas de la ĉielo". Supre la eterna lumo Ner Tamid

La sinagogo Beit-Ŝalom (hebree: "domo de la paco"), germane Synagoge Beith-Schalom, ekde la 9-a de novembro 2011 estas la sinagogo de la urbo Speyer kaj la centro de la juda komunumo en la regiono "rejnlanda palatinato" (germane Rheinpfalz). Temas pri la sume kvara sinagogo ekde ekzisto de la juda komunumo de Speyer, kiu - kun la komunumoj de la samregionaj urboj Mainz kaj Worms - en la mezpoko estis la gvida centro de juda vivo en Eŭropo, fakte eĉ tutmonde. Kontraste al la sinagogo de Worms, la antaŭa sinagogo de Speyer estis tiom komplete detruita en la pogroma nokto de la 9-a de novembro 1938, ke ne eblis historia rekonstruo de la antaŭa konstruaĵo.

Konstruo kaj inaŭguroRedakti

En la ekkonstrua ceremonio en 2008 – 70 jarojn post la detruo de la antaŭa urba sinagogo en la pogroma nokto de la 9-a de novembro 1938, la tiama afergvidanto de la komunumo, Manfred Ehrlich, deklaris ke la "novkonstruo estu signo por la reveno de juda vivo en la katedralan urbon".

La kernaj konstrulaboroj komenciĝis en aŭtuno 2009 kaj daŭris ĝis tuj antaŭ la inaŭgura dato la 9-an de novembro 2011. La konstruo kostis 3,5 milionojn da Eŭroj.

Parte la konstruaĵo estas novaĵo, nome la preĝosalono, parte ĝi reuzas historian konstrusubstancon de la eksa historia kristana kirko de Sankta Guido, nome la komunuma centro kun kunvenejoj, seminariejoj, oficejoj kaj malgranda tranoktejo de la rabeno. La projekton pagis la juda komunumo, la federacia lando Rejnlando-Palatinato kaj la urbo Speyer.

La 9-an de novembro 2011 la sinagogo solene inaŭguriĝis. La ceromonion inter alie partoprenis la germania prezidanto Christian Wulff, la ministroprezidanto de Rejnlando-Palatinato, Kurt Beck, la urbestro de Speyer, Hansjörg Eger, la prezidanto de la konferenco de eŭropaj rabenoj, Pinchas Goldschmidt, la katolika episkopo de Speyer, Karl-Heinz Wiesemann, kaj la luterana eklezia prezidanto de la regiono Palatinato, Christian Schad. "Ponto" al la historia urba juda komunumo estis la partopreno de la 80-jara eksa urba judo Jakob (Jack) Mayer, nun 80-jara, kun edzino nun vivanta en Usono. Jakob Mayer, naskiĝinta en la urbo en 1930, en printempo de 1938, do apenaŭ ok-jara, kun la patrino kaj la pli aĝa frato sukcesis fuĝi de la kontinue plifortiĝanta nazia persekuto de judoj al Usono.[1]

La konstruaĵo iĝis biblia sinagogo per enmeto de la torao en la toraujon. La arkitekto Alfred Jacoby transdonis la sinagogan ŝlosilon al la komunumo.

AspektoRedakti

La kerna preĝosalono estas elipso, malrekte aldonata al la orienta fundamento de la historia hala kirko Sankt Guido. La konservita centra parto de la hala kirko iĝis centro de la juda komunumo.

La enirejo frontas la najbaran kristanan kirkon "Friedenskirche Sankt Bernhard", dediĉita al la pacaj rilatoj inter Germanio kaj Francio. La vitralaj fenestroj ĉirkaŭ la toraujo direktiĝas al la historia katedralo de Speyer.

Meze de la plafono, kiuj kiel la muroj estas blankaj, videblas kvarangula tegmenta fenestro, en kies mezo troveblas davida stelo - la arkitekto nomis tiun fenestron "pordo al la ĉielo". La 110 sidlokoj estas grupigitaj en du arkaj vicoj laŭlonge de la elipsa muro.

Dum la preĝaj ceremonioj la sankta torao estas elprenata el la ujo kaj metata sur la legejon, hebree nomata bima. Kiel en aliaj tradiciaj sinagogoj de la aŝkenazaj judoj, kies tradicioj fontas el la mezepokaj judaj centroj de la urboj Speyer, Worms kaj Mainz, la legejo situas en la mezo de la salono.

Bildoj de la inaŭguroRedakti

LiteraturoRedakti

NotojRedakti