Sizifo

rolulo de la greka mitologio
(Alidirektita el Sisifo)

Sizifo (Σίσυφος) laŭ greka mitologio estis viro por puno devigata suprenruli rokegon, kiu ĉiam denove malsuprenruliĝas.

Sizifo
rolulo de helena mitologio
Verko Hades
La Mito de Sizifo
How the Cossacks Became Olympians
Informoj
Eble sama Wu Gang
Sekso vira
Patro Eolo (praulo)
Patrino Enareto
Gefratoj Periero
Edzo/Edzino Meropa • Tiro
Kunulo Antiklejo
Infanoj Ornytion • Metapontos • Glaucus • Thersander • Almus
vdr

Sisifo estis filo de Eolo (Ajolos) kaj Enarete; li fondis la urbon Efira (posta Korinto) kaj estis ties reĝo. Li estis konsiderata la plej ruza, sagaca kaj mensogema el ĉiuj homoj; li perfidis la planojn de la dioj kaj sukcesis kateni la morton (Tanatos), tiel ke dum certa tempo neniu povis morti. Li atakis kaj murdis vojaĝantojn kaj pro tio estis mortigita de Tezeo. En la submondo (Hadeso) li ricevis la menciitan punon. Pri tio raportas la Odiseado.

Odiseo laŭdire estis eksteredzeca filo de Sizifo (kun Antiklejo) kaj heredis de li la ruzecon.

Vidu ankaŭ redakti