Soba (Kantabrio)

(Alidirektita el Soba (Hispanio))
Tiu ĉi artikolo temas pri la hispana municipo. Por la hispana manĝaĵo, vidu Sobao pasiego. Por la japana manĝaĵo vidu Soba

Soba [SOba] estas municipo en nordorienta Kantabrio, Hispanio, en la komarko Asón-Agüera.

Soba
municipality of Cantabria

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 39538
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 108  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 11′ N, 3° 31′ U (mapo)43.188055555556-3.5172222222222 [+]
Alto 330 m [+]
Areo 214,16 km² (21 416 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Soba (Kantabrio)
Soba (Kantabrio)
DEC
Situo de Soba
Soba (Hispanio)
Soba (Hispanio)
DEC
Situo de Soba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Soba (Cantabria) [+]
vdr
Municipa teritorio de Soba, oriente de Kantabrio.

Geografio

redakti
 
Valo de Soba el rigardejo de La Gándara.

Ĝi limas norde kun Ramales de la Victoria, Arredondo kaj valo de Ruesga. Sude, kun la Merindad de Montija kaj Espinosa de los Monteros, ambaŭ en la provinco Burgoso. Oriente, kun Lanestosa kaj Carranza, en la provinco Biskajo kaj okcidente kun San Roque de Riomiera. Ĝi estas la tria plej grandetenda municipo de Kantabrio, kun etendo de 214,16 km² kiuj estas hejmo de gravaj arbaroj de fagoj kaj kvarkoj. Ĝi estas je 74 km de Santandero.

Fluas la riveroj Asón kaj Gándara. Tiuj kaj ties alfuantoj havis pontojn el lignoj, el kiuj kelkaj restas; en ili eblas fiŝkaptado de truto kaj angiloj.

Demografio

redakti

Por areo de 214,16 km² estas 1 153 loĝantoj (laŭ censo de 2021). Tiuj 1 153 loĝantoj estas distribuataj en jenaj loĝlokoj: Aja, Asón, Astrana, Bustancillés, Cañedo, Fresnedo, Hazas, Herada, Incedo, Lavín, Pilas, El Prado, Quintana, Regules, Rehoyos, La Revilla, Rozas, San Juan, San Martín, San Pedro, Sangas, Santayana, Valcaba, Valdició, Veguilla (ĉefurbo), Villar kaj Villaverde.

Soba malkreskiĝis ekde la komenco de la 20-a jarcento, simile al aliaj ruraj areoj de Hispanio, fakte el 4 000 loĝantoj kvaroniĝis.

Demografia evoluo
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1980 1990 2000 2007
3756 4367 4315 4323 4166 4097 3345 2691 2023 1981 1677 1442

Fonto: INE

Kelkaj de tiuj loĝlokoj havas apartajn domarojn (kvartaloj Casatablas, La Barcenilla, El Barrio, San Bartolomé), kaj en la loĝloko La Gándara, ĉe la ekfluejo de la rivero, disvolviĝis kerno de loĝejoj laŭlonge de la ŝoseo CA-256, kie koncentriĝas kelkaj de la servoj de la municipo (lernejo, municipa neĝejo, futbalejo, sportejoj, restoracioj, kegloludejo de Pasabolo tablón kaj Centro de Interpretado de la natura parko, por ekzemplo).

Ekonomio

redakti

La unuaranga sektoro, kaj speciale la brutobredado, estas la bazo de la loka ekonomio, okupanta 59% de la laboristaro. La kreskanta sektoro servoj, speciale tiuj rilataj kun la turismo, okupanta 21,2% de la laboristaro, la konstruado kun 10,8% kaj la aktivecoj industriaj, apenaŭ 9%, estas la ceteraj sektoroj. La rura censo de 1999, establis ke, de 20 966 ha de areo, 12 357 estis dediĉitaj al paŝtejoj kaj 6 522 al forstaj specioj.​

La instanco de la regiona registaro de la sezono 2002 indikis, ke en Soba koncentriĝis la plej granda nombro de bovinon de Kantabrio, kun 10 948 animaloj (preskaŭ dekoble de personoj).

Historio

redakti
 
Pedro Fernández de Velasco, senjoro de Soba.

Ĝi aperis menciita en la jaro 863 rilate al la monaĥejoj de Aja kaj en la registroj de San Salvador de Oña kaj Santa María la Real de Nájera. Pli grava dokumentaro estas tiu de la 13-a jarcento, pri la stirpoj de la familioj Ezquerra de Rozas kaj Zorrilla, kiuj poste ligiĝos al la kastilia familio Velasco. Tiu familio havis la senjorlandon de Soba ekde 1300, privilegio havigita el la reĝo Ferdinando la 4-a.

Fine de la 14-a jarcento, Soba estis inkludita en la komunumaro Merindad Mayor de Castilla la Vieja. Estis grandaj kvereloj inter ambaŭ familioj. En 1473 Henriko la 4-a nomumis Konestablo de Kastilio na Pedro Fernández de Velasco kiu jam estis senjoro de Medina de Pomar, Briviesca kaj Frías.

Ĝis la modernigo de 1822, la valo estos dividita administracie en malgrandaj entoj nomitaj concejos (konsilantaroj), kiuj estis administrataj de regantoj (kiuj kolektis impostojn). Tiuj estis jenaj:

  • Aja.
  • Balcaba kaj domaro Asón.
  • Cañedo.
  • Fresnedo kaj domaro Cosera.
  • Herada kaj domaroj Cagiguera kaj Valnera.
  • Incendo kaj domaro Ancillo.
  • Pilas.
  • Prado.
  • Regules.
  • Rehoyos.
  • La Revilla kaj domaroj de Helguera.
  • Rozas kaj domaroj Ancillos, Bolaiz, Lamedal, Manzaneda kaj San Vicente.
  • San Juan kaj domaro Busta, La Cistierna kaj Santa María.
  • San Felices kaj domaro Bustancillés, Lavín, La Peña kaj Quintana.
  • San Martín kaj domaro Astrana, Hazas, San Martín kaj Villaverde.
  • San Pedro.
  • Santayana kaj domaroj San Bartolomé kaj Sangas.
  • Valdició kaj domaro Calseca.
  • Veguilla.
  • Villar kaj domaroj Bárcena, La Colina, Espinilla, Hoyo, La Junquera, Llano, Otero, Sicuetos kaj El Río.

Heredo

redakti
 
Unu el multaj akvobaraĵoj en la supra parto de la Valo del Miera kiel parto de la descendejo de arbotrunkoj.

Estas kelkaj arkeologiaj kuŝejoj en grotoj de la municipo, kiel tiuj de El Mortero (Astrana), Las Escaleras (Asón) kaj El Tarreón (San Juan), de epoko de Paleolitiko; ankaŭ en Covarón de Manzaneda kaj en la Groto Trillos, kun malpli fruaj restaĵoj. Estas megalitoj en Herada (Tumuloj de Landías kaj La Tejera). Estas ankaŭ restaĵoj de Mezepoko, en Villar, Fresnedo, Pilas, Sangas kaj San Martín.

Estas en la valo ankaŭ nombraj ekzemploj de senjora kaj religia arkitekturo.​ Estas ankaŭ riĉa tradicia arkitekturo, kun "patines" (protektitaj enirejoj) kaj montaraj kabanoj.

 
Montara kabano kun propra elemento, ekstera alirejo al la supra etaĝo; Los Bellacos, Montopasejo de La Sia (Soba).

Elstaras la Turo de Velasco, en Quintana, Havaĵo de Kultura Intereso kun kategorio de monumento. Estas katalogita havaĵo (Bien inventariado), nome Resbaladero (dekliva descendejo) kaj Domo de la Reĝo survoje al Portillo de Lunada, konstruita en 1791 laŭ projekto de la aŭstria inĝeniero Wolfong Mucha. Estas nombraj ekzemploj de senjora arkitekturo, kiel la palaco de Zorrilla, en La Gándara (1553); la Turo de Ezquerra, en Rozas (16-a jarcento) kaj domegoj en diversaj loĝlokoj.

La plej elstaraj religiaj konstruaĵoj de la municipo estas la temploj de Sankta Mikaelo Ĉefanĝelo, en Rozas, malfrugotika, reformita en la 16-a jarcento, kun retablo renesanca (1527), kaj de Sankta Faŭsto, en La Revilla, de 1654, verko de Pedro de Avajas. Estasn ankaŭ aliaj interesaj preĝejoj: Sankta Maria, en Cañedo, kun tabulpentraĵoj de la 16-a jarcento; kaj Sankta Marteno, en Rehoyos, de 1896, laŭ projekto de Alfredo de la Escalera y Amblard.

Estas Etnografia Muzeo de Soba, en Veguilla, inaŭgurita en 2002, en la urbodomo, cedita en 1911 fare de Gerónimo Pérez y Sainz de la Maza. En la domaro La Gándara estas Kulturdomo kaj Interpretejo de la Natura Parko de los Collados del Asón.​

Bildoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti