Socibiologio

(Alidirektita el Sociobiologio)

La socibiologio, sociobiologiosocia biologio estas fako de studo de la homaj socioj el la biologia bazo de la sociaj kondutoj de la animaloj (inklude homojn) kiel la kunlaborado, la agreso, la teritorieco, la sociaj sistemoj kaj la elekto de partnero.[1]

Iel oni povas konsideri fako tre rilata al diversaj sciencoj, kiel etologio, sociologio, biologio, antropologio ktp.

La socibiologio aperis kiel klopodo ampleksigi la koncepton de natura selektado de evolucio al la sociaj sistemoj kaj al la socia konduto de la animaloj, inklude homojn. La socibiologoj pensas, ke la denaskaj kondutmodeloj estas modifeblaj, kaj eĉ, povas malaperi en la daŭro de la procezo de natura selektado. Kelkaj sociobiologoj havas sintenojn proksimajn al la socia darvinismo.[2]

Notoj redakti

  1. Wilson, E. O. (1978). On Human Nature. Harvard. p. x. ISBN 978-0674016385.
  2. Wilson, David Sloan Wilson; Wilson, Edward O. (2007). «Rethinking The Theoretical Foundation of Sociobiology». The Quarterly Review of Biology 82 (4): 327-348. doi:10.1086/522809.

Bibliografio redakti