La Somalia struto (Struthio camelus molybdophanes) estas gran nefluga birdo, nome distinga subspecio, foje konsiderata vera specio (Struthio molybdophanes), de struto.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Somalia struto
Maskla specimeno ĉe Rezervejo Lewa ĉe Isiolo, Kenjo.
Maskla specimeno ĉe Rezervejo Lewa ĉe Isiolo, Kenjo.
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Strutoformaj Struthioniformes
Familio: Strutonedoj Struthionidae
Vigors, 1825
Genro: Struto Struthio
Specio: S. camelus
Struthio camelus
Linnaeus, 1758
Struthio camelus molybdophanes
Reichenow, 1883
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Helblua vivejo de Somaliaj strutoj
Helblua vivejo de Somaliaj strutoj
Helblua vivejo de Somaliaj strutoj

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio kaj sistematiko redakti

Molekula pruvaro indikas, ke la Orientafrika Rifto utilis kiel geografia barilo por izoligi tiun taksonon el la nomiga subspecio, nome la Nordafrika struto S. c. camelus, dum ekologiaj kaj kutimaraj diferencoj restis genetike distinje el la najbara Masaia struto S. c. massaicus.[1] Ekzameno de mitokondria DNA de la tksonoj de Struthio, inklude la formortinta Arabia struto S. c. syriacus, trovis, ke la Somalia struto estas filogenetike la plej distinga, ŝajne diverĝinta el sia komuna praulo antaŭ ĉirkaŭ 3.6 al 4.1 milionoj da jaroj.[1][2]

Priskribo redakti

 
En Samburu.

Kvankam ĝenerale simila al aliaj strutoj, la haŭto de la kolo kaj femuroj de la Somalia struto estas griz-blueca (pli ol rozkolorecaj), kaj iĝas brilblua ĉe la masklo dum la pariĝada sezono. La kolo ne havas la tipan larĝan blankan ringon, kaj la vostoplumoj estas blankaj. La inoj estas iomete pli grandaj ol la maskloj kaj pli brunaj en plumaro ol la aliaj strutinoj.[3][4]

Distribuado kaj habitato redakti

La Somalia struto troviĝas en Orienta Afriko el nordorienta Etiopio, tra Somalio, al nordorienta Kenjo, kaj tiele ties teritorio korespondas pli malpli kun la areo konata kiel Korno de Afriko.[3]

Kutimaro kaj ekologio redakti

La Somalia struto diferenciĝas ekologie el la Masaia struto, kun kiu estas iome da teritoria koincido, pro prefero de pli arbusteca, pli dense vegetaĵaraj areoj, kie ĝi manĝas ege per plukopaŝtado, dum tiu lasta estas ĉefe simpla paŝtisto ĉe malferma savano. Estas informoj ankaŭ pri interreproduktaj malfaciloj inter ambaŭ taksonoj.[1]

Statuso kaj konservado redakti

Informo de la IUCN en 2006 sugestas, ke la Somalia struto estis komuna en centraj kaj sudaj regionoj de Somalio en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. Tamen, sekve de la politika disiĝo de tiu lando kaj la manko de efika naturkonservado, ties teritorio kaj nombroj estis ege malpliiĝanta kiel rezulto de nekontrolita ĉasado por viando, medicinaj produktoj kaj ovoj, pro kio tiu birdotaksono fruntas nuligon el la Korno de Afriko.[5]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Freitag, Stephanie; & Robinson, Terence J. (1993). “Phylogeographic patterns in mitochondrial DNA of the Ostrich (Struthio camelus)”, The Auk 110 (3), p. 614–622. doi:10.2307/4088425. 
  2. Robinson, Terence J.; & Matthee, Conrad A. (1999). “Molecular genetic relationships of the extinct ostrich, Struthio camelus syriacus: consequences for ostrich introductions into Saudi Arabia”, Animal Conservation 2 (3), p. 165–171. doi:10.1111/j.1469-1795.1999.tb00062.x. 
  3. 3,0 3,1 Shanawany, M.M.; & Dingle, John.. (1999) Ostrich production systems, Part 1. Food and Agriculture Organisation, p. 12. ISBN 978-92-5-104300-4.
  4. Roots, Clive. (2006) Flightless birds. Greenwood Press, p. 26. ISBN 0-313-33545-1.
  5. Amir, Osman G.. (2006) Wildlife trade in Somalia. World Conservation Union – Species Survival Commission, p. 12.