Sonny Boy Williamson II

AlexAleck Miller (denaske Ford, eble 5a de Decembro, 1912[1] – 24a de Majo, 1965),[2] konata poste en sia kariero kiel Sonny Boy Williamson, estis usona harmonikisto, kantoverkisto kaj kantisto de bluso.[3] Li estis frua kaj influa blusharmonika stilisto kiu registris sukcese en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Miller uzis variajn nomojn, kiel Rice Miller kaj Little Boy Blue, antaŭ nomigi sin mem Sonny Boy Williamson, kiu estis ankaŭ la nomo de populara kantisto kaj harmonikisto de Ĉikaga bluso. Por distingi ambaŭ, Miller estis referencata kiel Sonny Boy Williamson II.

Sonny Boy Williamson II
Persona informo
Aliaj nomoj Aleck Ford • Willie Williamson • Willie Miller • Little Boy Blue • The Goat • Footsie • Sonny Boy Williamson • Reverend Blue
Naskiĝo 30-an de novembro 1898 (1898-11-30)
en Glendora
Morto 25-an de majo 1965 (1965-05-25) (66-jaraĝa)
en Helena
Mortokialo korinfarkto
Tombo Whitfield Baptist Church Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo kantistokomponistokantoverkistobandestro • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.sonnyboy.com/
vdr

Li por la unua fojo registris kun Elmore James ĉe "Dust My Broom". Kelkaj el liaj popularaj kantoj estas "Don't Start Me Talkin'", "Help Me", "Checkin' Up on My Baby", kaj "Bring It On Home". Li turneis en Eŭropo kun la American Folk Blues Festival kaj registris kun anglaj rok-muzikistoj, kiel The Yardbirds, The Animals, kaj Jimmy Page. "Help Me" iĝis tipa blusaĵo,[4] kaj multaj blusaj kaj rokenrolaj artistoj registris liajn kantojn.

Notoj redakti

  1. "Sonny Boy Williamson". Mississippi Blues Trail. Alirita la 5an de Julio, 2018.
  2. Cochoran, Robert. "'Sonny Boy' Williamson II". Encyclopedia of Arkansas. Alirita la 5an de Julio, 2014.
  3. Koda, Cub. "Sonny Boy Williamson". AllMusic. Alirita la 5an de Julio, 2018.
  4. Herzhaft, Gerard (1992). "Help Me". Encyclopedia of the Blues. Fayetteville, Arkansas: University of Arkansas Press. p. 450. ISBN 1-55728-252-8.