Sorbas estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almerio, sude de Hispanio. La areo de la municipo estas 248 km2 kie loĝas 2842 geloĝantoj, do loĝdenso estas 11.5 loĝ./km2. Sorbas situas je 56 km de la provinca ĉefurbo Almería en la komarko Levante Almeriense sur altitudo de 409 metroj. La areo estas de karsta tereno.

Sorbas
Sorbas (Almería, Andaluzio)
Sorbas (Almería, Andaluzio)
Sorbas (Almería, Andaluzio)
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Almería
Municipo Sorbas
Poŝtkodo 04270
Retpaĝaro Sorbas.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Sorbas
Demografio
Loĝantaro 2 842 [1]
Loĝdenso 11,5 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 37°6′N 2°7′U  /  37.1°N, 2.117°U / 37.1; -2.117 (Sorbas) (mapo) Koordinatoj: 37°6′N 2°7′U  /  37.1°N, 2.117°U / 37.1; -2.117 (Sorbas) (mapo)
Alto 409 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 248 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Sorbas (Andaluzio)
Sorbas (Andaluzio)
DMS
Sorbas
Sorbas
Sorbas
Sorbas sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sorbas [+]
vdr

Historio redakti

 
Araba forno ankoraŭ funkcianta.

En la municipa teritorio de Sorbas, oni trovis variajn prahistoriajn setlejojn datitajn el la Neolitiko kaj la Metalepoko. Tiuj trovitaj komence de la 20a jarcento ene de la urba kerno de Sorbas estis datitaj en la Bronzepoko, ĉirkaŭ la jaro 2000 a.K. En tiu elstaris tombo kun skeleto kaj aliaj objektoj.[2] La unua grava setlejo konata estis de iberoj, kiuj havis komercajn rilatojn kun la lokaj fenicoj. De la epoko de la Romia Imperio restis restaĵoj de ekspluatado de gipso kaj de ŝoseoj. La nuna setlejo ja ekzistis dum la epoko de Al Andalus kiam estis disputoj inter Al-Mutamid (reĝo de Sevilo) kaj Al-Mutarin de Almerio.[3] En la kvartalo Las Alfarerías, estas arabaj fornoj por ceramiko ankoraŭ funkciantaj.

En la 1920-aj jaroj oni atingis pinton de 8000 loĝantoj; poste oni falis iom post iom kaj fine de la jarcento kaj komence de la 21a jarcento estas nur iom pli ol 2000. En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj la urbestroj estis socialistoj; poste de la dekstra partio PP.

Demografio redakti

 
Sorbas. Ravino konata kiel "Afa", sur kiu estas pendodomoj.

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA Arkivigite je 2006-08-19 per la retarkivo Wayback Machine, 2007) la 2842 geloĝantoj de la municipo Sorbas estas 1366 inoj kaj 1476 viroj. En la 248-kvadratkilometra teritorio estas 32 setlejoj, kie loĝas 2671 geloĝantoj, kaj aliaj 171 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 33, 14 inoj kaj 19 viroj, kaj mortis 26, 12 inoj kaj 14 viroj. Tiel la natura kresko estis 7 (0.2%). La laborkapabla loĝantaro estis 1281 homoj (45.1%).

Vilaĝoj kaj komunumoj redakti

 
Mesinianaj kuŝejoj de gipso kaj argilo en la Sorbasa baseno ĉe Sorbas. Evaporitaj kuŝejoj de Mesiniana epoko estas komunaj tra la Mediteraneo.

La ĉefa loĝloko Sorbas havis 1.666 loĝantoj en 2007. La aliaj vilaĝoj kaj loĝlokoj en la municipa teritorio havas malpli ol cent loĝantojn:

Los Alamillos.
Los Alias.
Los Andreses.
El Barranco de los Lobos.
Campico.
Los Castaños.
Gacia Alto.
Gacia Bajo.
Gafares.
Gafarillos.
Gochar.
Herradura.
La Herreria.
La Huelga, 94 loĝantoj.
Marchalico Viñicas.
Los Martinez.
El Mayordomo.
Los Mañas.
La Mela.
Mizala.
Los Molinos.
Los Monicos.
Moras.
Los Perales.
Peñas Negras.
El Pilar.
El Puntal.
Quijiliana.
Los Ramos.
Los Risas.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. SIMA 2007
  2. [1] IAPH
  3. Levi-Provençal. Les memoires du roi Ziride Abd Allah.