Soubey

komunumo de Svislando
Soubey
Blazono de Soubey
Blazono de Soubey
Soubey
Soubey
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Franches-Montagnes
Koordinatoj  47° 18′ 35″ N 7° 3′ 0″ O / 47.30972 °N, 7.05000 °O / 47.30972; 7.05000 (mapo)Koordinatoj: 47° 18′ 35″ N 7° 3′ 0″ O / 47.30972 °N, 7.05000 °O / 47.30972; 7.05000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 153
Areo 13,51 km²
Alteco 476 m super marnivelo
Poŝtkodo 2887
Komunumkodo 6759
Mapo de Soubey
vdr

Pri la komunumo redakti

Soubey estas komunumo en la distrikto Franches-Montagnes en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 153 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Soubey situas ĉe la bordo de la rivero Doubs, norde de la altebenaĵo de la Liberaj Montoj. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo mem la vilaĝetoj Lobchez ĉe la suda bordo de Doubs, Chercenay kaj Froidevaux sur terasoj norde de la rivero kaj Clairbief ĉe la limo al Francio proksimume 4,5 km okcidente de la ĉefvilaĝo.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Soubey limas en nordo al Burnevillers (Francio), en nordoriento al Clos du Doubs, en oriento al Montfaucon, en sudo al Les Enfers, en okcidento al Saignelégier, kaj en nordokcidento al Indevillers (Francio).

Trafiko redakti

Soubey situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio al St. Ursanne, kaj krome de Soubey dufoje tage cirkulas buslinio al Montfaucon kaj Saignelégier.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Soubey datiĝas el la jaro 1340 kiel Subeis.

Dum la mezepoko Soubey apartenis al la Senjorejo Liberaj Montoj, kiu troviĝis sub la regado de la Princepiskopejo Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1792 Soubey apartenis dum unu jaro al la Raŭraka Respubliko kaj tiam de 1793 ĝis 1800 al la franca departemento Mont-Terrible, kiu tiam estis integrita al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la komunumon Soubey al la distrikto Franches-Montagnes de la svisa Kantono Berno. Ekde la 1-a de januaro 1979 Soubey apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso.

Eksteraj ligiloj redakti