Les Enfers
Les Enfers estas komunumo en la distrikto Franches-Montagnes en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 156 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Les Enfers | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Ĵuraso |
Distrikto | Franches-Montagnes |
Koordinatoj | 47° 17′ 20″ N 7° 2′ 45″ O / 47.28889 °N, 7.04583 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 17′ 20″ N 7° 2′ 45″ O / 47.28889 °N, 7.04583 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 156 |
Areo | 7,09 km² |
Alteco | 955 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 2875 |
Komunumkodo | 6745 |
Geografio
redaktiLes Enfers situas en la nordo de la altebenaĵo de la Liberaj Montoj sur alteco de iom pli ol 950 m s.m. Norde de la komunumo la ebenaĵo falas malalten al la profunda valo de la rivero Doubs, kiu tamen ne tuŝas la teritorion de Les Enfers. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Les Enfers ankaŭ la vilaĝeto Cerniévillers.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Les Enfers limas en nordo al Soubey, en oriento kaj sudoriento al Montfaucon, ĉe pinto en oriento al eksklavo de la komunumo Saint-Brais, en sudo al Le Bémont, kaj en okcidento al la distriktĉefloko Saignelégier.
Trafiko
redaktiLa komunumo Les Enfers situas flanke de la gravaj trafikvojoj, sed pro ĝia proksimeco al Montfaucon, kiu situas ĉe la kantona ĉefvojo 18, ĝi tamen bone atingeblas. Kelkaj el la busoj de la linio de Saignelégier al Glovelier ankaŭ alveturas la komunumon, kiu tiel ankaŭ estas ligita al la publika transportreto.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Les Enfers datiĝas el la jaro 1330 kiel au cruz des Enfers.[1]
Dum mezepoko Les Enfers apartenis al la Senjorejo Liberaj Montoj, kiu troviĝis sub la regado de la Princepiskopejo Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1792 Les Enfers apartenis dum unu jaro al la Raŭraka Respubliko kaj tiam de 1793 ĝis 1800 al la franca departemento Mont-Terrible, kiu tiam estis integrita al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la komunumon Montfaucon al la distrikto Franches-Montagnes de la svisa Kantono Berno. La ĝis tiam memstara municipkomunumo Cerniévillers estis en la jaro 1817 integrita al la komunumo Les Enfers. Ekde la 1-a de januaro 1979 Les Enfers apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso.
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiBildoj
redakti-
Vilaĝeniro
-
Vilaĝcentro
-
Les Enfers