Pri la aliaj signifoj de SPA rigardu en SPA.


Spa
urbo
municipo en Belgio • urbo de Belgio • kuracloko

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Belgio
Provinco Lieĝo
Poŝtkodo 4900
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 10 415  (januaro 2016)
Loĝdenso 265 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 29′ N, 5° 52′ O (mapo)50.4833333333335.8666666666667Koordinatoj: 50° 29′ N, 5° 52′ O (mapo)
Areo 39,82 km² (3 982 ha)
Horzono GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
Spa (Belgio)
Spa (Belgio)
DEC
Spa
Spa
Situo de Spa en Belgio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Spa, Belgium [+]
vdr


SpaSpao estas municipo en Belgio, kiu en la jaro 1594 ricevis la urbajn rajtojn. Ĝi situas en romantika valo inter montetoj, partaj en ardena montaro, je 35 kilometroj sud-okcidente de Aĥeno. Komence de januaro 2016 ĝi havis 10 415 loĝantojn.

Estas akvofonto kaj kuracejo kiuj altiradas multe da turistoj al Spa. En la angla lingvo la vorto spa eĉ iĝis ĝenerala termino por loko kun kuraca akvo. Jam en 14-a jarcento oni venis al Spa por bani.

La germanimperia ĉefkazerno estis tie en 1918, kie oni konversaciis pri la armistico, kaj el kie la germanaj delegitoj iris al la franca situo por rendevui marŝalon Ferdinand Foch kaj pledi pacon.

Apud Spa troviĝas aŭtokurejo Spa-Francorchamps, sur kiu okazas la ĉiujara Granda Premio de Belgio de Formulo Unu. La kurejo ekzistas de 1920 kaj estis fifama pro longaj rektaj partoj, kiuj permesis altegajn rapidojn kaj igis la veturadon tre danĝera. Pro tio oni en 1970 fermis la kurejon kaj reduktis ĝin de 14 km al 7 km. De 1983 denove okazas konkursaj veturadoj.

Famuloj redakti

En Spa mortis:

Eksteraj ligiloj redakti