Aethelred la 1-a (Mercia): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Aethelred la 1-a''' (m. post 704) estis reĝo de Mercia, Anglio de 675 al 704. ==Familio== Aethelred estis filo de Penda, reĝo de Mercia de ĉirkaŭ 626 al 655, kaj Cyne...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Aethelred la 1-a''' (m. post 704) estis reĝo de [[Mercia]], [[Anglio]], de 675 al 704.
 
==Familio==
Aethelred estis filo de [[Penda]], reĝo de Mercia, de ĉirkaŭ 626 al 655, kaj Cynewise. Liaj fratoj estis:
* Eowa, kiu mortis en batalo en 652
* Peada, kiu regis parton de Mercia sub sia patro, kaj estis murdata en 656
Linio 21:
 
==Suda Anglio==
En 681 Aethelred faris du donacojn de bienoj proksime al [[Tetbury]] en norda [[Wessex]]. Tio sugestas ke Aethelred influis en almenaŭ tuitiu parto de Wessex. Sed sub [[Caedwalla]] (reĝo de Wessex de ĉirkaŭ 685 al 688) Wessex plifortiĝis. Caedwalla konkeris [[Sussex]] kaj [[Kent]]. En 678 li abdikis por pilgrimi al [[Romo]], kaj Kent, verŝajne helpe de Aethelred, sendependiĝis kiel du regnoj. Ĉarto de 691 aludis al invado de Kent fare de Aethelred, kaj aliaj ĉartoj registris ke Aethelred konfirmis bien-donacojn faritajn de la reĝoj de la du regnoj de Kent.
 
==Ekleziaj aferoj==
Frue dum la regado de Aethelred, [[Teodoro de Tarso]], ĉefepiskopo de [[Canterbury]], reordigis la eklezion en Mercia. Ĉirkaŭ 675 li senpostenigis Winfred, episkopo de [[Lichfield]], kaj dum la sekvantaj kvar jarojnjaroj li dividis tiun diocezon en kvin: [[Leicester]], Lichfield, [[Worcester]], [[Hereford]] kaj [[Dorchester]].
 
Aethelred estis tre pia kaj faris malavarajn donacojn al la eklezio. EblasEble li subtenis la fondadon de [[Abatejo Abingdon]], [[Oxfordshire]].
 
Kiel sia frato Wulfhere, Aethelred subtenis Sanktan [[Wilfrid (Jorko)|Wilfrid]] kiam tiu kverelis kun reĝoj de Northumbria. Post kiam reĝo [[Aldfrith]] forpelis Wilfrid el Northumbria en 692, Aethelred nomumis lin episkopo, eble de Leicester. En 702 Aethelred malsukcese subtenis Wilfrid ĉe eklezia konsilio kiu diskutis ĉu Wifrid reiĝu episkopo de Jorko.