Edmond Halley: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
NOVA (el en) : EDMONT HALLEY, (1656-1742) brita matematikisto kaj astronomo, kalkulis la orbiton de Haleja kometo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 23:16, 12 okt. 2009

Edmond Halley FRS (prononcu: ˈɛdmənd ˈhɔːliː; 8-a de novembro 1656 – 14-a de januaro 1742) estis brita astronomiisto, geofizikisto, matematikisto, meteorologiisto, and fizikisto, fama pro la kalkulado de la orbito de la Haleja kometo, nomita laŭ li.

Edmond Halley
Persona informo
Edmond Halley
Naskiĝo 8-an de novembro 1656 (1656-11-08)
en Haggerston, London, England
Morto 14-an de januaro 1742 (1742-01-14) (85-jaraĝa)
en Greenwich, London, England
Tombo St Margaret's, Lee vd
Religio diismo vd
Nacieco Britio
Etno Angloj vd
Lingvoj latinaangla vd
Ŝtataneco Reĝlando AnglioReĝlando de Granda Britio vd
Alma mater Universitato de Oxford
Memorigilo Edmond Halley
Familio
Edz(in)o Mary Tooke vd
Profesio
Okupo matematikisto • terfizikisto • astronomo • meteologo • kartografofilozofokuiristofizikisto • universitata instruisto • klimatologo vd
Laborkampo Astronomio, geofiziko, matematiko, meteorologio
Labor-institucioj University of Oxford
Royal Observatory, Greenwich
Aktiva en Sankta Heleno vd
Fama pro Haleja kometo
Verkado
Verkoj A Synopsis of the Astronomy of Comets vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio, kariero

Halley naskiĝis en Hackney, centra kvartalo de Londono, kiel filo de riĉa sapofabrikisto. Li ĉiam interesiĝis pri matematiko. Li lernis en St Paul's School kaj - de 1673 - en Queen's College, Oxford. Jam kiel juna studento li publikigis sciencajn verkojn pri la sunsistemo kaj pri sunmakuloj.

En 1676, post la universitataj studoj, li vojaĝis al St. Helena en la Suda Atlantiko, kie li starigis 24-futan teleskopon por esplori la stelojn de la suda hemisfero. [1] En 1679 li iris al Gdańsk (Danzig), taskigita de Royal Society por solvi disputon inter Johannes Hevelius kaj Robert Hooke. Halley restis ĉe Hevelius kaj konfirmis la validecon de ties observoj. Samjare li publikigis Catalogus Stellarum Australium, katalogon de 341 sudaj steloj. Pro la akurateco de siaj stelmapoj li akiris famon kiel Tycho Brahe. Halley majstriĝis en Oxford kaj elektiĝis kiel membro de la Royal Society.

Poste li publikigis duan parton de siaj rezultoj el St. Helena en verko kaj mapo pri pasatoj kaj musonoj. En ĝi li identigis la varmiĝon per sola radiado kiel kaŭzon por aermoviĝo kaj atmosfera premo.

Li edziĝis en 1682 kaj havis tri gefilojn.

 
Mapo de Halley, 1702

Li estis agnoskita kiel gvida sciencisto en pluraj kampoj, disputis kun Isaac Newton kaj konvinkis lin finverki Principia Mathematica Philosophiae Naturalis (1687)

En 1691 li ne ricevis - pro nekaŝita ateismo - astronomian katedron en Oksfordo.

En 1698 li estis sendita denove al la sudatlantiko por esplori pli detale pri la devioj en la tera magnetkampo - la unua nure scienca ekskurso de brita mararmea ŝipo.

See also

Nomitaj laŭ Halley

 
Plaque in South Cloister of Westminster Abbey

(Prononcu Halley kiel ˈhæli aŭ kiel ˈheɪli "Hailey").

  • Halley - kratero sur Luno
  • Halley - kratero sur Marso
  • Halley Research Station, Antarktiko
  • Haleja metodo, por nombra solvo de ekvacio
  • Halley Street, en Blackburn, Victoria, Australia
  • Edmund Halley Road, Oxford Science Park , Oxford, OX4 4DQ UK
  • Haleja kometo

Notoj, referencoj

 
Bust of Halley (Royal Observatory, Greenwich)
  1. Gazetteer - p. 7. MONUMENTS IN FRANCE - page 338

Plua legado

  • Armitage, Angus. (1966) Edmond Halley. London: Nelson.



  • Cook, Alan H.. (1998) Edmond Halley: Charting the Heavens and the Seas. Oxford: Clarendon Press.


  • Ronan, Colin A.. (1969) Edmond Halley, Genius in Eclipse. Garden City, New York: Doubleday and Company.



Eksteraj ligiloj