Haspinga govo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'eta|<center>vilaĝo en la Haspinga govo La '''Haspinga govo''' – latine ''Haspinga'', nederlande kaj limburge ''Haspengo...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:19, 23 mar. 2014

La Haspinga govolatine Haspinga, nederlande kaj limburge Haspengouw, france Hesbaye, germane HespengauHaspengau) estas regiono en la nuna ŝtato Belgio, kiu situas inter la urboj Hasselt, Lieĝo, Namur, Tienen kaj Loveno kaj sude nature limiĝas per la rivero Mozo.

vilaĝo en la Haspinga govo

La regiono baziĝas per kalkoŝtona masivo, kovrata per fekunda tavolo de leŭso; sekve temas pri agrikulture intense uzata teritorio.

Historio

Latinlingvaj dokumentoj de la 11-a jarcento en la regiono mencias graflandon Haspinga aŭ pli longe Comitatus Haspinga, laŭ kiu ekzemple fine de la 8-a jarcento titoliĝis Irmingard, la unua edzino de la franka imperiestro Ludoviko la 1-a, reganto de la Sankta Romia Imperio. El la latina nomo evoluis la nunaj nomoj en la [[franca], nederlanda kaj germana lingvoj. La teritorio situas ĉe la lingva limo inter la areo de la nederlanda lingvo en Flandrio norde kaj la franca en Valonio sude. Simbola por tiu lingvolima situo estas la paro de loĝlokoj Heure-le-Romain, „romanida Heur“ (ekde la jaro 1977 parto de la municipo Oupeye) kaj Diets Heur „mezepoke nederlanda Heur“ (nun parto de la urba municipo Tongeren).

La govo dividiĝas en:

  • pli fekundan, pli ebenan sudan parton, nomata „seka“ pro malpli da rojoj en la teritorio, en kiu amplekse kultiviĝas tritiko, sukerrafano kaj nuntempe maizo, kaj brediĝas bovoj, kaj
  • pli montetan nordan parton, nomata „malseka“ pro pli da rojoj en la monteta pejzaĝo, en kiu kultiviĝas fojno por bestobredado respektive kie paŝtiĝas bestoj. Krome tie agrikulture kreskigatas fruktarboj.

Eksteraj ligiloj

greke retejo Haspengouw en Belgio nederlande greke retejo Hesbaye en Belgio france