Pierogi: Malsamoj inter versioj
AnjoPL (diskuto | kontribuoj) Nova paĝo kun 'thumb|245px|Pierogi ruskie '''Pjerogoj''' – plado aperanta en Pollando, Litovio, Rusio, Belorusio, Ukrainio, Ĉinio, Japanio kaj en Italio. Similaj plado...' |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 14:38, 23 okt. 2014
Pjerogoj – plado aperanta en Pollando, Litovio, Rusio, Belorusio, Ukrainio, Ĉinio, Japanio kaj en Italio. Similaj pladoj estas rusaj pelmenoj kaj ukrainaj varenikoj. En Italio ekzistas ravioloj kaj tortellini, en Ĉinio oni manĝas: wonton, guo tie kaj ĝozo. En sudokcidenta Germanio, Baden-Virtembergo, popularaj estas Maultaschen, kun farĉo kazea, vianda aŭ legoma, en formo de rektangulo; origine ili devanas de ŝvaba kuirarto.
Kutime estas uzata en pola lingvo plurala formo pierogi anstataŭ singulara formo pieróg, kiu povas signifi ankaŭ alian manĝaĵon.
Priskribo
Vorto "pierogi" signifas pladon preparitan el faruno maso kuirita, rostita aŭ fritita en oleo, maldike rulpremita kaj plenigita per diversaj farĉoj. En Pollando kutimaj farĉoj estas: viando (iomete fritita viandhaketaĵo, en litovaj koldunoj - kruda viando), acida brasiko kun fungoj (komune muelita), sezonaj fruktoj (mirteloj, fragoj ktp.), fagopira kaĉo, kazeo – dolĉe aŭ kun kuiritaj terpomoj kaj kazeo kun fritita cepo (rutenaj pjerogoj - "pierogi ruskie"). En orienta Pollando tre populara tradicia plado estas ankaŭ pjerogoj kun lento.
En aliaj lando kiel farĉo uzataj estas ankaŭ: kuiritaj ovoj, fiŝoj, spinaco, marmelado aŭ eĉ ĉokolado kaj medo. Rimarko: pigraj pjerogoj, pole "leniwe pierogi" ne estas pjerogoj, sed kluskoj (pole "kluski").
Fontoj
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pierogi en la pola Vikipedio.