Parko Ekateriniskij: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'eta '''Ekaterininskij Parko''' situas en la Meŝĉanskij distrkto de Moskvo inte...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 06:20, 24 jul. 2017

Ekaterininskij Parko situas en la Meŝĉanskij distrkto de Moskvo inter la strato de la Soveta Armeo, la Olimpijskij Avenuo kaj Suvorov Placo. Ĝi estas monumento de pejzaĝa arto. La plej proksima metrostacio estas Dostojevskaja. Ĝi nomiĝis la "Parko de la Centra Domo de la Ruĝa Armeo" en la sovetia periodo.

Ĝis la 15-a jarcento sur la teritorio de la parko estis densa arbaro kaj ĉeno de lagetoj de NadprudnajaSamoteĉnaja rivero, kiu enfluis en la riveron Neglinnaja en la areo de moderna Samotoĉnaja Placo. Evoluo de la areo komenciĝis en la 16-a jarcento.

Tiam estis konstruita biendomo de grafo Vladimir Saltikov. En 1807 la bieno estis rekonstruita en la palacon de la Ekaterininskij Instituto por Nobelaj Fraŭlinoj. Aŭtoro de la projekto estis la svisa arkitekto Domenico Gilardi.

Ĝia areo estas 16 hektaroj. En la centra parto de la parko estas lageto, kies supraĵo okupas 1,9 hektarojn, kiu etendiĝas de nordokcidento al sudoriento.

En 1928 la grandbieno konvertiĝis en Centra Domo de la Ruĝa Armeo nome de militestro Miĥail Frunze. Nun tie funkcias la Kultura Centro de la Rusa Armeo.

Eksteraj ligiloj

  • [1] oficiala retejo de la parko ruse