Bhalval: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
urbego
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 14:48, 25 feb. 2020

Bhalval urdue بهلوال estas urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), en kantono de Sargodha, kie Bhalval estas sidejo de la samnoma distrikto.

Sukerproduktejo en Bhalval

Bazaj informoj

Geografio

Bhalval situas en la nordorienta (iom meza) parto de la lando [2]. Bhalval kuŝas ĉirkaŭ 30 kilometrojn nordoriente de la kantona sidejo Sargodha, Ĝelum (rivero) fluas norde de la urbego.

Ekonomio

Bhalval estas ĉefe agrokultura kaj plej konata pro siaj oranĝaj plantejoj. Ankaŭ en la ĝardenoj tiaj fruktarboj kreskas. Plejparto de la homoj estas kamparanoj (komprenu:agrikulturistoj). Oni rikoltas ankaŭ rizojn kaj tritikojn. Tamen en la urbego funkcias sukerproduktejoj kaj prilaborejoj de laktoj. Aparta firmao okupiĝas pri irigaciaj zorgoj.

 
Vendejo en Bhalval
 
Lernejo en Bhalval

Loĝantaro

Loĝantaro
1972 1981 1998 2017
13 093 35 434 61 523 100 135

La loĝantaro pliiĝis preskaŭ okoble inter 1972 kaj 2017. Inter 1998 kaj 2017 la meza jara kresko estis 2.6%, iomete pli alta, ol la tutlanda mezumo (2.4%).

Trafiko

Al Bhalval kuras 5 vojoj, la plej grava el Sargodha. la aŭtovojo M-2, kiu ligas Lahoron kun Islamabado, kuras proksime de Bhalval. La fervoja stacidomo havas grandan trafikon. La plej proksima internacia flughaveno en Fajsalabado funkcias.

Fontoj

  • WikiTrans