Aleksander Pafomov: Malsamoj inter versioj

rusa farmaciisto kaj esperantisto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
starigo de la artikolo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 11:06, 9 apr. 2021

Aleksander Pafomov (Voroneĵo, la 30-an de julio 1857 [1] - mortodato nekonata) estis rusa farmaciisto kaj esperantisto. Filo de advokato kaj komercistino, en la aĝo je 12 jaroj li estis sendita al la apoteko de onklo, franco F. Balboni, en la suda urbo Ostrogoĵsk, kie li restis sekve de la post nelonga forpaso de la gepatroj. Li fariĝis farmaciisto, transloĝiĝis al Serpuĥov kaj tie li laboris en kemia fabriko kaj farmaciaj distribuejoj[1].

Aleksander Pafomov

Aleksander Pafomov el la albumo de la partoprenantoj en la 8-a UK (Krakovo, 1912).
Persona informo
Naskiĝo 30-an de julio 1857 (1857-07-30) (166-jaraĝa)
en Voroneĵo, Rusia Imperio
Lingvoj Esperanto
Nacieco ruso
Okupo
Okupo farmaciisto, esperantisto
vdr

En 1900 li kun partneroj organizis la unuan popolan teatron en la urbo, kiu ricevis famajn artistojn kaj trupojn, inter ili Stanislavskij. Pafomov rakontis, ke la fama aktorino Glikerja Fedotova (1846-1925) sin prezentis en Serpuĥov por arigi monon favore al la fondiĝo de la loka Esperanto-grupo en 1908, fare de Pafomov. Samjare, La 5-an de aŭgusto, li sendis sian unuan leteron al la fama verkisto Leono Tolstoj. Kun ĝi Pafomov sendis sian ruslingvan rakonton “Instruisto Filipiĉ”. Laŭ nova letero en decembro, biografoj de Tolstoj havas registron, ke ili renkontiĝis nelonge post la unua letero. Pafomov rakontis, ke li iris al Jasnaja Poljana renkonte al Tolstoj, kiu afable lin akceptis.

Li plu estis reelektita kiel prezidanto de la E-Societo, sed pri la posteno li rezignis en 1914, pro malsano. Li partoprenis en 1912 la 8-an U.K. en Krakovo. Lingve li ankaŭ kontribuis - ekzemple li esprimis subtenon de vorto kriogeno por “miksaĵo el saloj kun akvo” por malaltigi temperaturon ĝis 50 gradoj sub nulo. Li membris ankaŭ en ISAE (Internacia Scienca Asocio Esperanta).

En 1924 li “energie laboras” kaj gvidas kursojn por laboristoj (li instruis Esperanton en dimanĉa kursoj por fabrikaj laboristoj jam en 1909). En 1925 Esperanto Triumfonta anoncas, ke en Moskva teatro oni prezentos teatraĵon “Kaatje” tradukitan de Pafomov el Esperanto en la rusan.

En 1933 oni ankoraŭ trovas lin aktiva en Vegetarano, de Vegetara Ligo Esperantista (VLE), kun aperigo de recepto de sapo sen besta graso. Li publike forte defendis vegetaranismon jam komence de la 1910-aj.

Referencoj

  1. 1,0 1,1 El letero al Leono Tolstoj, 1908