Distrikto Frislando: Malsamoj inter versioj
Nova paĝo: {| cellpadding="2" style="float: right; width: 307px; background: #e3e3e3; margin-left: 1em; border-spacing: 1px;" ! blazono ! mapo |- style="background: #ffffff; text-align: center;" | ... |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 09:06, 28 jan. 2007
blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia Lando: | Malsupra Saksio |
Administra urbo: | Jever |
Areo: | 607 km² |
enloĝantoj: | 101.000 (fine de 2005) |
enloĝantoj po km²: | 166 |
aŭtokodo: | FRI |
Komunumoj: | 8 |
La subdistrikto Friesland (aŭ Frislando, germane Landkreis Friesland) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio, iom norde de la urbo Oldenburg, kaj tuj okcidente de la urbo Wilhelmshafen. Administra centro estas la tradicia urbo Jever.
La subdistrikto kulture, sed ne politike, estas parto de la historia regiono Orienta Frislando. Laŭ politika vidpunkto ĝi dum la plejparto de sia historio estis parto de la regiono Oldenburgio. Ĝi havas areon de 607 km², kaj fine de la jaro 2005 ĝi havis 101.000 enloĝantojn.
Geografio
La subdistrikto Friesland, kiu estas karakterizita per marĉoj kaj sablaj grundoj, norde kaj oriente limiĝas de la Norda Maro. Al ĝia teritorio apartenas la Orientfrisa insulo Wangerooge. La plej nordan parton de la kontinenta teritorio konsistigas la historia pejzaĝo (kaj nuna komunumo) Wangerland.
Reta ligilo
Frislando
Indas atenti, ke la tuta historia regiono Frislando - do la teritorio, kie ĝis la mezepoko estis parolata la frisa lingvo - konsistas el okcidenta Frislando (la nordoriento de Nederlando - ĝia nuna provinco Frislando), orienta Frislando (la nordokcidento de Germanio, al kies politika regiono aldoniĝas la subdistrikto Friesland oriente, kaj la pejzaĝo Saterland sude), plus norda Frislando, kies centro estas la nuna subdistrikto Nordfriesland de Ŝlesvig-Holstinio, sed kiu kulture ankaŭ ampleksas iom pli vastan teritorion kun inter alie la plej sudokcidenta parto de Danio.