Ágota Tóth [tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth Ágota estas hungara kemiisto, altlerneja instruisto.

Ágota Tóth
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1967 (1967-08-13) (56-jaraĝa)
en Szeged
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kemiisto
vdr

Ágota Tóth[1] naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1967 en Szeged.

Biografio redakti

Ágota Tóth maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris kemiistan diplomon en Scienca Universitato Attila József en 1990. Post 4 jaroj ŝi akiris Ph.D. en Universitato de Virginio, kiun Scienca Universitato Attila József akceptis valida en 1996. En 1995 ŝi havis postenon en la hungara universitato, inter 1996–1999 ŝi estis asistanto, inter 2000–2004 lektoro, poste docento, inter 2009–2012 vickatedrestro, ekde 2013 katedrestro. Intertempe en la studjaro 1998 ŝi esploris en Japanio. Ŝi doktoriĝis (DSc) en 2010 ĉe la Hungara Scienca Akademio, post 3 jaroj la habilitiĝo okazis en Scienca Universitato de Szeged. Ŝi ricevis premiojn en 1999, 2008 kaj 2011.

Ŝia disertaĵo redakti

  • "Chemical waves: The effects of geometrical constraints" (1994)

Elektitaj artikoloj (kun aliaj) redakti

  • NAVIGATING COMPLEX LABYRINTHS - OPTIMAL PATHS FROM CHEMICAL WAVES (1995)
  • Phase diagram of precipitation morphologies in the Cu2+-PO43- system (2007)
  • Osmotic contribution to the flow-driven tube formation of copper–phosphate and copper–silicate chemical gardens (2018)
  • Surface-Tension-Driven Dynamic Contact Line in Microgravity (2019)

Fontoj redakti

Referencoj redakti